Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
László Berzsenyi-Janosits [lAslO berĵenji-janoŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzsenyi-Janosits László estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Berzsenyi-Janovits.
László Berzsenyi-Janosits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de septembro 1903 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 17-an de aprilo 1982 en Keszthely (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
László Berzsenyi-Janosits[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1903 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rijeka en Kroatio), li mortis la 17-an de aprilo 1982 en Keszthely (laŭ alia informo en Pécel).
László Berzsenyi-Janosits maturiĝis en katolika gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1924. Post la diplomo li laboris en pluraj bienoj, en 1928 li revenis al instituto de la akademio, en 1935 al la eksperimenta stacio de la akademio. En 1940 li akiris ankaŭ juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1941-1945 li laboris en simila instituto en Kolozsvár (tiam hungara urbo), poste li revenis al Magyaróvár. En la 1950-aj jaroj li kreis novajn hibridojn de la maizo. Inter 1959 kaj 1969 li laboris en instituto de Georgikon, poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li kreis kunlaboron pri maizoj inter Hungario kaj Germana Demokrata Respubliko. Li estis entombigita en Kemenesmagasi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.