Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pola (ruse Луга, vote Laugaz aŭ Laukaa jõtš) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provincoj Novgoroda kaj Leningrada. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.
Luga | |
ruse Луга | |
rivero | |
Luga apud la urbo Kingisepp | |
Lando | Rusio |
---|---|
Regionoj | Novgoroda provinco, Leningrada provinco |
Urboj | 2
|
Fontrivero | |
- situo | Novgoroda distrikto, Novgoroda provinco |
- alteco | 53 m |
- koordinatoj | 58° 45′ 54″ N 30° 50′ 37″ O (mapo) |
Enfluejo | Finna golfo |
- situo | Kingiseppa distrikto, Leningrada provinco |
- alteco | 0 m |
- koordinatoj | 59° 40′ 38″ N 28° 18′ 41″ O (mapo) |
Longo | 353 km (219 mi) |
Akvokolektejo | 13 200 km² (1 320 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 112 m³/s |
La baseno de la rivero Luga
| |
Vikimedia Komunejo: Luga River | |
La riverkomenco de Luga situas en marĉoj apud la setlejo Tjosovskij (ruse Тёсовский) de la Novgoroda distrikto de la Novgoroda provinco. Poste ĝi fluas trans la Novgoroda kaj Leningrada provincoj, kaj apud la havena setlejo Ustj-Luga (ruse Усть-Луга) enfluas en la Finnan golfon (en ties parton, nomatan Luga golfeto, ruse Лужская губа). Dum trafluo trans morenaj altaĵoj la rivero havas Sabskaj kaj Kingiseppaj rapidfluojn, inter kiuj kaj post ili ĝis la enfluejo la rivero estas navigebla. Dum tre alta akvo parto de akvoj de la Luga enfluas en la riveron Narva. Ĉe la Luga troviĝas la urboj Luga kaj Kingisepp. La rivero estas populara por akvaj turistoj.[1][2]
Apud Kingisepp ĉe Luga situas la malgranda hidroelektra centralo, nomata Kingiseppa,konstruita en 1915, nun ne funkcianta, sed ne detruita.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.