From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludwig Greiner [ludvig grejner], slovake Ľudovít Greiner, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj transskribo Greiner Lajos estis hungaria germana arbaristo.
Ludwig Greiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1796 en Probstzella (Germanio) |
Morto | la 28-an de oktobro 1882 en Jolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Jelšava |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno |
Okupo | |
Okupo | geografo surveyor (en) forstisto |
Ludwig Greiner[1] naskiĝis en 1796 en Probstzella (Germanio), li mortis la 28-an de oktobro 1882 en Jolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Jelšava en Slovakio).
Ludwig Greiner post mezlernejo li studis pri arbaroj, pli poste li praktikadis en pluraj lokoj de Aŭstra Imperio, kie nuntempe estas Pollando kaj Ukrainio. Li finis sian edukon en Teknika Universitato (Vieno) (1824-1826). Inter 1828 kaj 1874 li estis ĉefo de arbaraj bienoj de duko en Hungara reĝlando, poste li pensiuliĝis. Intertempe li estis ankaŭ fabrikestro 3 jarojn en fabriko de la duko. Li partoprenis en fondo de la hungara arbarista asocio. Li determinis en 1838 per triangulado la altojn de la ĉefaj pintoj de Altaj Tatroj pli precize. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis 9 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.