Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludovica Karoline Albertine Emanuele HESEKIEL (naskiĝinta la 3-an de julio 1847 en Altenburg, mortinta la 6-an de aprilo 1889 en Neustadt apud Koburgo) estis germana verkistino.
Ludovica Hesekiel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de julio 1847 en Altenburg | |
Morto | 3-an de julio 1889 (42-jaraĝa) en Neustadt | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hesekiel naskiĝis kiel filino de la ĵurnalisto George Hesekiel kaj ties edzino Elisabeth. Avo ŝia estis la verkisto Leberecht Förster. Pere de la patro la poetoj Dichter Ludwig Tieck kaj Emanuel Geibel iĝis baptopatroj. Post la gimnazio ŝi iĝis asistantino de la patro kiu ankaŭ aktivis kiel redaktoro de historiaj artikoloj por la enciklopedio Universal-Lexikon der Gegenwart und Vergangenheit (de Heinrich August Pierer). Tiulabore ŝi akiris konojn de kiuj ŝi ege profitis verkistinece. Siajn verkojn (rakontojn, romanojn, biografiojn) ŝi publikigis uzante sian fraŭlinan nomon.
Post la patra morto Ludovica vivis kun al familio en Potsdam. Tie ŝi flegis leterinterŝanĝon kun Theodor Fontane, kiu tiam laboris je la verko Schach von Wuthenow. La plejparto de ili unue legeblis en romanaj periodaĵoj. Kiam ŝi edzigis en 1887 la vidvigitan paroĥestron Wilhelm Johnsen (1849–1914), ŝi transloĝiĝis kun li kaj ties du infanojn (inter ili la mineralogo Arrien Johnsen) al Neustadt.
Konatoj de ŝi nomis ŝin karese Ludchen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.