From Wikipedia, the free encyclopedia
Lucillos estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Lucillos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45684 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Saturnino de la Llave García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 673 (2011) | ||
Loĝdenso | 16,83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 4° 37′ U (mapo)39.986666666667-4.6125 [+] | ||
Alto | 480 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lucillos [+] | |||
La termino "Lucillos" estus pluralo de la latinida lucillo, 'tombo', vorto kiu devenas el vulgara latina LOCELLVM, 'kofreto'.[1] Laŭ Fernando Jiménez de Gregorio[2] la nomo devenas el Val de Lucillos, 'valo de la tomboj'. En dokumento de Alfonso la 10-a aperas skribita kiel Luçiellos.
La loĝantoj nomiĝas Lucillanos. La censita populacio en 2011 estis de 673 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,83 loĝ/km². Multaj loĝantoj elmigris al proksima Talavera de la Reina kaj al Madrido.
Lucillos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 480 m; je 60 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′12″ N 4°36′45″ Ok.
La municipio troviĝas situanta «sur ebena tereno sed alta».[3] Ĝi apartenas a la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cardiel de los Montes norde, Los Cerralbos kaj Illán de Vacas oriente, Cebolla, Montearagón, Cazalegas kaj Castillo de Bayuela okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.
Ties klimato estas kontinenta mildigita pro la etoso de la valo de la rivero Taĵo. Ties teroj komponiĝas el makiso kaj terkultivejoj. Tra la iama domaro de Brujel fluas rojo, seka plej parton de la jaro.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Lucillos dependis administre de Talavera de la Reina kiel domaro el ties jurisdikcio. En 1369, kiam Talavera ekdependiĝis el la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo, la domaro de Lucillos sekvis tiun saman destinon.
En 1521 oni postulas el la municipo tri virojn defendontan la urbon de Talavera antaŭ ebla insurekcio de la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Tio supozigas, ke la tiama censo estis malgranda.
Laŭ la Catastro de Ensenada, la domaro de Lucillos estis donata en 1752 al la kardinalo Luis María de Burbono, de la reĝa nova familio.
Dum fino de la 20-a jarcento (kvarono da jarcento) estis la sama urbestro nome Apolonio Díaz Muñoz, de la socialisma partio PSOE.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.