From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lucia vermivoro, Vermivora luciae, estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj.
Lucia vermivoro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lucia vermivoro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vermivora luciae (Cooper, 1861) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas la plej malgranda el la Paruliedoj de Nordameriko, ĉar estas nur 10'8 cm longa.
Ĝi estas sufiĉe nemarkata kompare al aliaj vermivoroj. Ties kapo kaj supraj partoj estas palgrizaj, dum la subaj partoj estas blankecaj. Ĝi havas blankan okulringon kaj malgrandan, pintecan bekon. Ambaŭ seksoj havas ruĝecan pugon, ege klaran distingilon. Masklaj plenkreskuloj havas ankaŭ malgrandan ruĝeckoloran kronmakulon. Junuloj estas pli palaj, kun flaveca pugo kaj sablokoloraj flugilplumoj.
La Lucia vermivoro loĝas en ĉeriveraj arbaroj de prozopo kaj arbustaroj de sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko.
La Lucia vermivoro estas la ununura paruliedo kun la Protonotario kiu nestumas en kavaĵo. Habitatoperdo kaj, malpli etende, la parazitado fare de la Brunkapa molotro minacas tiun specion, kaj la populacioj malpliiĝas tra la tuta reprodukta teritorio. Tiuj birdoj migras al okcidenta Meksikio en vintro.
Tiu striktaj insektomanĝantaj birdoj manĝas aktive, serĉe de raŭpoj, skaraboj kaj akridoj kiuj komponas plej partoj de ties dieto.
La Lucia vermivoro estas proksima parenco de la Virginia vermivoro, de la Ruĝeckrona vermivoro kaj de la Kolima vermivoro.
La komuna nomo kaj la latina scienca nomo de tiu specio rememoras na Lucy Hunter Baird, filino de la ornitologo Spencer Fullerton Baird.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.