From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolima vermivoro, Vermivora crissalis, estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj.
Kolima vermivoro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kolima vermivoro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vermivora crissalis (Salvin & Godman, 1889) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas ĉefe en la Okcidenta Patrinmontaro de centra Meksiko, kvankam ties teritorio ĝuste apenaŭ etendas al apuda sudokcidenta Teksaso ĉe Montoj Ĉisoj de Nacia Parko Big Bend.
La Kolima vermivoro estas ĉirkaŭ 11 al 13 cm longa. Ili estas precipe malhelgrizaj kaj brunecaj, kun palaj subaj partoj. Ties pugo kaj subvosto estas flavaj. Ili havas blankan okulringon, kaj palan nuancon en brustoj. Maskloj havas punkton de oranĝa koloro en kapopinto.
Laŭ aspekto la Kolima vermivoro estas tre simila al la proksima parenco nome Virginia vermivoro, sed ĝi estas pli granda kaj fortika kaj havas pli fortan bekon. La Virginia vermivoro havas multe pli da flava aŭ de pala koloro en brustoj, kiuj estas pli grizaj ĉe la Kolima vermivoro. La flava koloro de subaj partoj kaj subvosto estas ankaŭ pli flavoranĝa ĉe la Kolima vermivoro, kaj pli verdecflava ĉe la Virginia vermivoro.
Tiu nearktisa specio nestumas surgrunde. Ili faras izolitan tasforman neston el herbo, folioj kaj musko; la Kolima vermivoro kaŝas sian neston inter la montorokoj. La ino demetas kutime 4 ovojn, kiu estas blankaj al kremokoloraj kaj punktitaj je bruna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.