alĝeria muzikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Lounès Matoub, Matoub Lounès aŭ Lunes Matub (Taurirt Musa, Provinco Tizi Uzu, 24a de Januaro 1956 - Ath Aïssi, 25a de Junio 1998) estis alĝera poeto kaj kantisto, konata speciale pro sia engaĝiĝo en la lukto kaj la agnosko de la identeco amazigh de berberoj. Oficiale, lia murdo estis atribuita al islamismaj fanatikuloj de la Armita Islama Grupo de Alĝerio (AIG), sed lia familio akuzis la alĝeran ŝtaton pri la murdo.[1]
Lounès Matoub | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1956 en Aït Mahmoud |
Morto | 25-an de junio 1998 (42-jaraĝa) en Aït Aïssi |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | kabila |
Ŝtataneco | Alĝerio |
Familio | |
Edz(in)o | Nadia Matoub (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto poeto |
TTT | |
Retejo | http://matoub.rebelle.free.fr/ https://dzmusik.com/artist/1109/lounes-matoub https://www.matoub-lounes-eternel.com/ http://www.matoublounes.com |
En sia vivo Lunes registris 36 albumojn, kaj verkis multajn kantojn por aliaj artistoj. En Aprilo 1980 li faris sian unuan gravan koncerton kadre de la protestmovado Printempo Amazigh, en Kabilio. Lia muziko miksis la orientan orkestradon Ĉaabi kun politikigita vortumado en tamaziĥta, kaj kovris ampleksan varion de temoj, kiel la idearo de amaziĥtoj, la demokratio, la libereco, la ateismo, la islamismo, la amo, la ekzilo, la memoro, la historio, la paco kaj la homaj rajtoj. Diference de la antaŭaj amaziĥtaj poetoj kaj muzikistoj, la stilo de Matub estis rekta kaj frontema.[2]
En 1988 li estis grave vundita pro pafado de la polico. En 1989 li publikigis la albumon L'ironie du sort, en kiu li priskribis sian rezultan longan dujaran hospitaligon.[3]
En 1992 startis la Alĝeria Enlanda Milito inter la registaro kaj la islamismaj fanatikuloj, kiuj inkludis Lunes en sia nigra listo de celitaj atakotoj, plej verŝajne ĉar li inkludis ateismon en sia vortumado.[4] En septembro 1994, la Armita Islama Grupo de Alĝerio (AIG) kidnapis kaj torturis lin en montara kampadejo. Li estis kondamnita al mortopuno en islamisma juĝo, sed finfine li estis liberigita. Tamen nekonatuloj embuskis lian aŭton la 25an de Junio 1998 kaj pafadis kontraŭ li, kiu mortis pro vundoj estante 42-jaraĝa.[4]
La verkaro de Matub Lunés estas komponata de 28 albumoj (aŭ 34 volumoj):[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.