imperiestro de la Franka Regno From Wikipedia, the free encyclopedia
Lotaro la 1-a (nederlande kaj en mezepoka latino: Lotharius; germane: Lothar; france: Lothaire; itale: Lotario) (795 – 29a de Septembro 855) estis imperiestro (817–855, kunreganta kun sia patro ĝis 840), kaj subreĝo de Bavario (815–817), Reĝo de Italio (818–855) kaj de Meza Frankio (840–855).
Lotaro estis la plej aĝa filo de la Karolida imperiestro Ludoviko la 1-a kaj de lia edzino Irmingard,[1] filino de Ingerman, la duko de Haspinga govo. Kelkajn fojojn, Lotaro kondukis siajn fratojn Pipino de Akvitanio kaj Ludoviko al ribelo kontraŭ ilia patro por protesti kontraŭ klopodoj fari ilian duon-fraton Karlo la 2-a kun-heredanto de la Frankaj teritorioj. Post la morto de sia patro, Karlo kaj Ludoviko kunigis fortojn kontraŭ Lotaro en trijara enlanda milito (840–843). La luktoj inter la fratoj kondukis rekte al la rompo de la Franka Imperio arigita fare de ilia avo Karolo la Granda, kaj metis la fundamenton por la disvolvigo de la modernaj Francio kaj Germanio.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.