From Wikipedia, the free encyclopedia
Lolium temulentum, komune konata kiel venena lolo, estas planta specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas unujara. Temulentum signifas latine ebria.
![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Lolium temulentum | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Lolium temulentum L., 1753 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Kutime ĝi nature kreskas tie kie oni kultivas tritikon, kaj pro tio oni konsideras ĝin trudherbo por tiu kultivado. La simileco inter tiuj du plantoj estas tiom granda, ke en kelkaj regionoj lolo estas nomata "falsa tritiko".
Ĝi estas menciata en la evangelio de Mateo kaj de tie en multaj proverboj kaj diraĵoj kiel ekzemplo de tiu kiu malamikigas aliulojn.
Ĝi altas 30–90 cm[1]. La ekstera glumo altas kiel la spiketo. La tigo estas firma rigida kaj vertikala. Ĝi estas autogama.
Ĝiaj parazitoj Neotyphodium lolii, kiu produktas la alkaloidojn ergovalinon, lolinon aŭ Gloeotinia granigena, kiu produktus la alkaloidon temulinon, estas la kialo de ĝiaj nervotoksajn kvalitoj. Sed la temulino estus nur eksperimenta artifiko.
1916, Nikolaj Vavilov en Irano malkovris ke rusiaj militistoj estas malsanaj kaŭze de venena lolo en pano.
Blumeria graminis, Claviceps purpurea, Gaeumannomyces sativus estas ankaŭ parazitoj de lolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.