Vorterosigno (ideografiaĵo aŭ logogramo) estas skribsigno por tuta vortero (morfemo). Vorterosignaroj estas kompleksaj sistemoj de rebusoj kaj gramatikaj, silabaj, kaj eĉ unusonaj signoj.
Ekzemple, la ĉina vorterosignaro kunmetas signon de drako (龙 - lóng) kaj signon de orelo (耳 - ěr) por skribi vorton surdeco (聋 - lóng), kunmetaĵo de eroj fonetika (drako kaj surdeco estas samsonaj lóng) kaj signifa (orela).
Vorterosignaroj estas la plej antikva maniero skribi, trovebla jam en Sumero, ankaŭ en Egiptio kaj Majalando. Hodiaŭ, ĉinoj kaj japanoj ilin ĉefe utiligas en la ĉina kaj la japana, sed eĉ iomgrade la eŭropanoj uzas ilin, ekzemple por numeroj.
Malavantaĝoj estas ke vorterosignaroj malfacile lerneblas - ekzemple, ordinara ĉino devas enmensigi ĉirkaŭ 4000 signojn. Avantaĝo estas, ke longaj ideoj kaj pensoj esprimeblas simple per kelkaj signoj, kaj legi estas pli facile ol legi alfabeton.
Afriko
Okcidenta Azio
Sumera kojnoskribo
Akada kojnoskribo
Babilona kojnoskribo
Suda Azio
? Indusa skribo
Orienta Azio
Ameriko
Vidu ankaŭ
Blisa skribo, planita ideogramaro
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.