brita-usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Elizabeth TAYLOR [eLIZabet TEJler] (naskiĝis la 27-a de februaro 1932, mortis la 23-a de marto 2011) estis usona aktorino de mirinda beleco, purpuraj okuloj kaj sep edzoj, kiu floris en la kinejo dum la jaroj 1958-68.
Elizabeth Taylor | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Elizabeth Taylor | |||||
Persona informo | |||||
Elizabeth Taylor | |||||
Naskonomo | Elizabeth Rosemond Taylor | ||||
Naskiĝo | 27-an de februaro 1932 en Londono, Anglio | ||||
Morto | 23-an de marto 2011 (79-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Congestive heart failure (en) vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Religio | judismo • kristanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1977–2011) Usono (1932–1966) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1932–) vd | ||||
Alma mater | Byron House School (en) vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Francis Lenn Taylor (en) vd | ||||
Patrino | Sara Sothern (en) vd | ||||
Edz(in)o | Conrad Hilton Jr. (1950–1951) Michael Wilding (1952–1957) Mike Todd (1957–1958) Eddie Fisher (1959–1964) Richard Burton (1964–1974, 1975-1976) John Warner (1976–1982) Larry Fortensky (1991–1996) | ||||
Infanoj | Michael Wilding Jr. (en) ( Michael Wilding) Christopher Wilding (en) ( Michael Wilding) Liza Todd (en) ( Mike Todd (en) ) vd | ||||
Parencoj | Mike Todd, Jr. (en) (duonfilo) Carrie Fisher (duonfilino) Todd Fisher (en) (duonfilo) Kate Burton (duonfilino) Jessica Burton (en) (duonfilino) Virginia Warner (en) (duonfilino) John William Warner IV (en) (duonfilo) Mary Warner (en) (duonfilino) Maria Burton (en) (adoptita filino) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Liz Taylor | ||||
Okupo | filantropo filmaktoro filmproduktoro artkolektanto HIV/AIDS activist (en) verkisto teatra aktoro televida aktoro aŭtobiografo aktoro vd | ||||
Aktiva en | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Aktiva dum | 1942-2003 | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
1960 - Telefon Butterfield 8 1966 - Who's Afraid of Virginia Woolf? Jean Hersholt Humanitarian Award 1993 - por alporto en humanitaraj kazoj | |||||
Premio Ora Globo | |||||
1957 Plej bona aktorino en filma dramo 1959 - Suddenly, Last Summer Cecil B. DeMille Award 1985 - por la tutviva laboro | |||||
Premio BAFTA | |||||
1966 - Who's Afraid of Virginia Woolf? Membreco en Akademio 1999 Britannia Award 2005 - artista alporto al monda amuzo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis en Londono al usonaj gepatroj. Ŝia patrino iam estis aktorino. Kiam milito venis al Britio, la familio transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie ŝia avino tiam loĝis (la familio devenas de Sankta Luiso). Eĉ kiel infano, Liza estis tre bela kaj, pro tio, ŝi fariĝis aktorino, estinte ne pli ol 10-jaraĝa. En 1942 ŝi ricevis rolon en la filmeto There's One Born Every Minute. En 1943 ŝi aperis en Lassie Come Home kaj fariĝis sukcesa aktorino. En 1944 ŝi aperis en National Velvet kaj fariĝis fama en la tuta lando. Ŝi laboris por MGM kiel dungito dum la jaroj 1943-60.
Ŝi gajnis la Oskar-premion kiel la plej bona aktorino dufoje:
kaj kandidatiĝis por la premio pro:
Ŝiaj sep edzoj estis:
Ŝi eksedzigis ĉiujn, krom Michael Todd, kiu mortis dum pereo de aeroplano. Ŝi konvertiĝis al judismo, kiam ŝi edziniĝis al Eddie Fisher.
Ŝi havis amikajn rilatojn kun Michael Jackson, kiu ankaŭ estis fama kiel infano. Kiam ŝia amiko Rock Hudson mortis pro aidoso, ŝi fariĝis forta aktivulo kontraŭ la malsano. Alian amikon, la aktoron Montgomery CLIFT, ŝi trovis en aŭtopereo kaj tiris liajn dentojn el lia gorĝo por preventi sufokiĝon.
La lasta aprezata filmo, en kiu ŝi aperis estis That's Entertainment en 1974. De post 1970, la plejparto de ŝiaj filmoj ne prosperis, estinte malbonaj aŭ eĉ strangaj.
Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi batalis kontraŭ aidoso kiel aktivulo kaj donis sian nomon al parfumaĵoj.
En 1997 ŝi havis malsanan kreskaĵon en la kapo, kiun la kuracistoj sukcese fortranĉis, kaj ŝi estis dumtempe kalva.
Kvankam ŝi naskiĝis el usonaj gepatroj kaj loĝis plejparte en Usono, ŝi tamen estas brita, ne usona civitano. Ŝia plej longa edziniĝo estis al brito, Richard Burton.
Taylor altis 163 centimetrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.