rumana politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Liviu Nicolae Dragnea [liviŭ nikoˈla.e ˈdraɡne̯a] (naskita la 28-an de oktobro 1962 en Gratia, distrikto Teleorman) estas inĝeniero kaj politikisto en Rumanio. Komencante sian karieron en la Demokratia Liberala Partio (Partidul Democrat-Liberal, PDL), li en 2000 aliĝis al la Partio de Socialdemokratismo (Partidul Social Democrat, PSD), kaj fine en 2015 fariĝis ĝia gvidanto. Teninte plurajn postenojn kiel ministro, li retiriĝis el la registaro de Rumanio post kondamno en kazo implikanta balotfraŭdon, por kiu li ricevis dujaran suspenditan punon en aprilo 2016.
En decembro 2016, post leĝdonaj balotadoj de tiu jaro, li fariĝis prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Rumanio.
En majo 2019, li estis juĝita pro aranĝo de ŝtata pago por du falsaj laboroj de du sampartianoj. Samtempe, lia periodo en la Ĉambro de Deputitoj finiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.