distrikto (rumane județ) en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Teleorman estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. En ĝi situas la plej suda punkto en la lando: 43° 37′ 07″ N 25° 23′ 32″ O (mapo), sude de Zimnicea. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 323 544 loĝantoj sur areo de 5 790 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².
Distrikto Teleorman | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Alexandria (Rumanio) |
Regiono | rumania Valaĥio |
mallonge | TR |
Telefono | +40×47... |
Areo |
5 790 km² (19-a rango) |
Loĝantaro | 323 544 (stato de 2021, 23-a rango) |
Loĝdenso | 56/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
La nomo de la distrikto estas de kumana origino kaj signifas "freneza arbaro". De la arbaro restas ankoraŭ la plej malnova kverko en Rumanio, en vilaĝo Plopi, norde en la distrikto.
Najbaroj: oriente: distrikto Giurgiu; sude: Bulgario (provincoj Veliko Tarnovo kaj Pleven); okcidente: distrikto Olt; norde distriktoj Argeș kaj Dâmbovița.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.