Lisse

municipo en Sud-Holando, Nederlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Lisse
Remove ads

Lisse estas municipo en la nederlanda provinco Zuid-Holland. La municipo havis (je la 1-a de julio 2006) 21 909 loĝantojn kaj havas areon de 16,07 km².

Thumb

ISO

Rapidaj faktoj Municipo Lisse, nederlanda municipo • vilaĝo • loĝloko en Nederlando ...
Remove ads

Situo kaj ekonomio

Lisse situas duonvoje inter Leiden kaj Haarlem (distance poe ĉirkaŭ 12 km). La plej proksima fervoja stacidomo situas en distanco de 4 kilometroj en Sassenheim (ligite al la fervoja linio Schiphol - Leiden - Hago). La vilaĝo situas oriente de la dunoj bordaj de la Norda Maro je malpli ol 10 kilometroj de la marbordo.

La ĉefa ekonomia branĉo en Lisse estas florplantado kaj kultivo de floraj bulboj. La sabla, kalkoŝtona grundo, nederlande nomata "geestgrond", aparte taŭgas tiucele. La esplora kaj eduka cento PPO en Lisse, branĉo de la universitato de Wageningen, aparte ekzamenas la karakterizaĵojn kaj la kultivon de dekoraj plantoj kreskantaj el bulboj.

Okcidente de la komunuma centro situas la eksa nobela bieno Keukenhof, pejzaĝa parko, kiu meze de la 20-a jarcento transformiĝis al impresa printempa florparko interalie de grandega nombro da tulipoj, narcisoj kaj hiacintoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Thumb
Lisse
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads