From Wikipedia, the free encyclopedia
Lisodelfoj estas cetacoj kiuj apartenas al la genro Lissodelphis. Ĝi enhavas la nordan lisodelfon (Lissodelphis borealis) kaj la sudan lisodelfon (Lissodelphis peronii). Tiuj cetacoj estas ĉefe nigraj, blankaj sube, kaj kelkaj sen dorsa naĝilo aŭ kun nur bordo. Ili estas tre malgrandaj membroj de la familio de Delfenedoj, nome oceanaj delfenoj, kaj tre sveltaj. Spite la fakton ke sciencistoj delonge konis la speciojn (la norda lisodelfo estis identigita de Peale en 1848 kaj la suda lisodelfo de La Cépède en 1804), oni konas malmulte pri ili partikulare pri vivo kaj kutimaro.
Lisodelfoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando de la Perona delfeno aŭ suda lisodelfo kompare al averaĝa homo
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Ambaŭ specioj havas sveltajn korpojn, malgrandajn, pintoformajn naĝilojn kaj malgrandan voston. Rimarkinde, neniu specioj havas dorsan naĝilon. La norda lisodelfo estas la nura delfeno en la Pacifiko kiu montras tiun trajton. Simile, la suda estas la nura sennaĝila delfeno en la Suda Hemisfero. Ambaŭ specioj povas esti facile distingitaj (krom pro la geografia separado en iliaj teritorioj) pere de la etendo de la blanka areo en la korpo. Ambaŭ specioj havas blankajn ventrojn; tamen, la blanka areo de la suda specio kovras multe pli el la korpo — inklude flankojn, naĝilojn, bekon kaj frunton.
Nordaj maskloj estas ĉirkaŭ 220 cm longaj je seksa matureco. Inoj estas ĉirkaŭ 200 cm. Ambaŭ seksoj iĝas maturaj je aĝo de ĉirkaŭ 10 jaroj. ĵus naskitaj Lisodelfoj estas ĉirkaŭ la duono de la longo de siaj gepatroj. La suda specio estas tipe pli granda (ĝis 250 cm) kaj pli fortika (ĝis 100 kg) kompare kun la maksimumo de 80–90 kg de la norda specio. Tiuj delfenoj vivas dum ĉirkaŭ 40 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.