Linio Paris-Montparnasse - Brest
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La linio Paris-Montparnasse - Brest (france Ligne de Paris-Montparnasse à Brest) estas unu el la ĉefaj radiaj fervojaj linioj de Francio. Ĝi iras de la stacidomo Paris-Montparnasse en Parizo al la stacidomo Brest. Malfermita en 1840 de Parizo al Versajlo, ĝi atingis Chartres la 12-an de julio 1849, poste Rennes en Majo 1857 kaj fine Brest en 1865[1].
Ĝi estas la linio 420000 de la franca nacia fervoja reto[2].
Remove ads
Historio
La linio estis malfermita po sinsekvaj partoj : de Parizo (barilo de Maine) al Versajlo en 1840, poste al Chartres en Julio 1849, poste al Rennes en Majo 1857. Ĝi atingis Guingamp en Septembro 1863, kaj fine Brest en 1865.
Diversaj projektoj estis faritaj pri ĝia vojo. En 1853, mapo prezentis la projekton ligi Rennes al Brest per centra vojo, tra Montfort-sur-Meu, Napoléonville-Pontivy kaj Châteaulin ĉirkaŭirante la montojn de Arrée sude[3]. Fine la norda ĉirkaŭiro estis decidita.
Iuj partoj de tiu linio restis unutrakaj dum pluraj jardekoj : tiel estis por ekzemplo en 1892 por la partoj inter Rennes kaj Saint-Brieuc kaj de Guingamp al Kerhuon, tio estis preskaŭ ĝis Brest[4].
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads