Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj
grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo From Wikipedia, the free encyclopedia
Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo.
Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1977 vd | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Peter Danning vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |

LSG estis fondita de Peter Danning en 1977 sub la nomo Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj kaj ĝi estas la plej malnova internacia GLAT-organizo. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio.
LSG ekde marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas John Dumas, elektita en la 107-a Universala Kongreso en Montrealo.
En julio 2024 la membraro de LSG aprobis nomŝanĝon al Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj.[1]
Celoj
La grupo havas la jenajn celojn:
- Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
- Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
- Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.
Nuna estraro
Post longa periodo de neaktiveco, kadre de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, la Ligo de Samseksemaj Geesperantistoj (LSG) sukcese elektis novan estraron. Proksimume 50 homoj ĉeestis la kunsidon, kaj post vigla diskuto, sinproponoj, kaj voĉdonado, nova estraro estis elektita. [2]
- John Dumas (KN 314), prezidanto
- Susanne Roy (KN 76), vicprezidanto
- Jeremy Bass (KN 168), kasisto
- Harley Zukowski (KN 375), sekretario
- Gilles Philippe Morin (KN 365), redaktoro
- Andrew Mathis (KN 258), retejmajstro
- kaj Martin Benoit (KN 450) kaj Didier Loison (KN 459), senofichavantaj estraranoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.