From Wikipedia, the free encyclopedia
ligneroj estas kromprodukto aŭ rubprodukto estiĝante ĉe la disiga prilaboro de ligno en segilejoj kaj aliaj ejoj de la lignoprilabora industrio. Ligneroj ekestas dum segado kaj dum rabotado estiĝas rabotaĵoj: Dum segado ankaŭ estiĝas segpolvo, kiu ne apartenas al la materialoj lignero kaj rabotaĵo. Ligneroj estas precipe uzataj por fari ligneraj plantoj. La uzado de ligneroj kajlignopolvo estas parte identa, ekzemple ĉe la produktado de lignopeletoj.[1]
La grandeco de ligneroj estas varia. Rabotaĵoj povas esti longaj lignaj strioj, kiuj enruliĝas (vidu bildon), sed ankaŭ pli mallongaj kaj mallarĝaj strioj. Ligneroj estas ĝenerale malpli grandaj ol rabotaĵoj, sed preciza limo ne ekzistas.
En Germanujo ekzemple la pojara kvanto de ligneroj kaj segpolvo egalas al ĉ. 60 milionoj da kubmetroj[2] , pli ol duono de tio estas lignoĉipsoj.[3]
Ligneroj estas la plej granda enhavmaterialo de ligneraj platoj. [4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.