From Wikipedia, the free encyclopedia
Ligita akvo estas parto de grundakvoj, kiun fizike aŭ kemie ligas malmolaj rokaĵoj.
Malsame ol libera akvo (la gravita) ĝi estas nemovebla aŭ malmulte movebla.
Ekzistas du tipoj de ligita akvo:
Ili teniĝas danke al elektrostatikaj fortoj, kiuj estiĝas inter la malmola surfaco de la partikloj kaj molekuloj de akvo. Rilatumo inter libera kaj ligita akvoj en la rokaĵaj poroj dependas de grandeco de la rokaĵaj grajnoj (rokaĵa dispersoen). En la grandgrajnaj rokaĵoj volumeno de ligita akvo tre malaltas, sed ĝi kreskas laŭe al malgrandiĝo de la partikloj. Ligita akvo speciale abundas en malaltdispersaj, argilaj rokaĵoj kun tre etaj poroj kaj granda partikla surfaco. Kvanto de ligita akvo en la argiloj dependas de ties ecoj, enhavo de la interŝanĝaj kationojen kaj temperaturo. Plej abundas ĝi en la montmorilonitajen argiloj. Dum kresko de temperaturo la volumeno de ligita akvo malkreskas ĉefe pro detruo de loze ligita akvo kiu transformiĝas en libera akvo. Ligita akvo de la argilaj rokaĵoj influas iliajn fortikecon kaj filtrecon, ĝi povas esti elpremita, do ludas gravan rolon en formiĝo de la kemia konsisto de grundakvoj kaj de iliaj ekspluateblaj rezervoj en tavolecaj grundakvejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.