From Wikipedia, the free encyclopedia
La mineralo Montmorilonito estas ofta tavolsilikato kun la kemia konsisto ~(Al1,67Mg0,33)[(OH)2 Si4O10] • Na0,33(H2O)4. Ĝi kristaliĝas en monoklina kristalsistemo kaj formas nur mikroskope malgrandajn, nadloformajn kristalojn, kiuj formas kompaktajn mineralagregatojn. En pura formo montmorilonito estas blanka. Ĝi povas esti ankaŭ flava ĝis ruĝa kaj verda ĝis blua. Montmorilonito estas argila mineralo kaj grava substanco (60–80 %) de bentonito.
Montmorilonito havas altan joninterŝanĝan kapaciton, ĉar ĝi povas interŝanĝi la katjonojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.