specializita biblioteko en Witten, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Librejo Gustav Landauer Witten (germane Gustav-Landauer-Bibliothek Witten, GLBW) estas specializita biblioteko en Witten, Germanio.
Librejo Gustav Landauer Witten | ||
---|---|---|
Gustav-Landauer-Bibliothek Witten | ||
faka biblioteko | ||
Komenco | 2011 | |
Geografia situo | 51° 26′ 35″ N, 7° 19′ 56″ O (mapo)51.443127.33213 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Witten Germanio | |
Situo | Witten | |
Adreso | ℅ Soko, Wideystraße 44, 58452 Witten | |
Tipo | specialbiblioteko | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Trotz Allem vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | projekte.free.de/glb/ (germana) | |
La Librejo Gustav Landauer fondiĝis en 2011 en la socikultura centro Trotz Allem (Malgraŭ Ĉio) en tiama infovendejo. La nomo rilatas al germana teoriisto de anarkiismo Gustav Landauer. Fondo de la kolekto estis librodonaco evente la 100a jariĝo de la mortotago de la rusa verkisto kaj anarkipacisto Lev Tolstoj en 2010. Sekvis pliaj librodonacoj. En 2012 la Trotz Allem organizis kunlabore kun la Deutsch-Israelische Gesellschaft Witten (Germana-Israela Socio Witten) prelegon de eldoninto de Ausgewählte Schriften (elektitaj skriboj) de Landauer, Siegbert Wolf, pri filozofio kaj judismo ĉe Gustav Landauer. Kune kun la prelego prezentiĝis libroekspozicio de Librejo Gustav Landauer pri vivo kaj verko de Gustav Landauer.[1][2] [3]
Kerno de kolektaĵo de Librejo Gustav Landauer estas publikaĵoj, kiuj disvastiĝis, legiĝis kaj diskutiĝis ene de maldekstra-alternativa spektro. Inter aliaj tie troviĝas temoj pri antifaŝismo, socia sekso, libera pedagogio, pacpolitiko, ekologio, ekonomio, politikaj evoluoj en diversaj landoj de la mondo kaj instruoj de klasikaj kaj aktualaj geteoriistoj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.