filmo de 1996 From Wikipedia, the free encyclopedia
Libertarias (Liberecaninoj) estas hispana filmo de 1996. Poste ĝi estis premierita internacie en 2004. Ĝi estis bazita en la samnoma romano de Antonio Rabinad, kaj verkita kaj reĝisorita de Vicente Aranda.
Libertarias | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Libertarias |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1996 |
Ĝenro | drama filmo, Militfilmo |
Kameraado | Juan Amorós, José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Vicente Aranda |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Ana Belén • Ariadna Gil • Laura Mañá • Loles León • María Pujalte • Victoria Abril • Jorge Sanz • Pepe Sancho • Antonio Dechent • Miguel Bosé • Héctor Colomé • María Galiana • Jesús Ruyman • Jaroslaw Bielski |
IMDb | |
En la unuaj tagoj de la hispana enlanda milito juna monaĥino, kiu fuĝis el sia konvento, konis hazarde grupon de anarkiistaj milicaninoj de la feminista organizaĵo de la hispana liberecana movado nomita Mujeres Libres, inter kiuj kelkaj eks-prostitutinoj kaj laboristinoj de la tekstila industrio. Ŝi akompanos ilin kun la Kolono Durruti al la fronto de Ebro proksime de Zaragozo, kie ŝi suferis la militon kaj vivis la detalojn de Hispana Revolucio (1936). Ili frontas ne nur la danĝeron de la malamikoj, kiuj aspiras perforti ilin, sed ankaŭ ioman opozicion de la respublika tendaro, inkluzive de sektoroj de iliaj anarkiismaj samideanoj, kiuj preferas vidi la virinojn en ariergardaj industrioj, anstataŭ en la batalfrontoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.