Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lentugo estas hiperpigmentita makulo, plata aŭ apenaŭ reliefa, kiu povas lokiĝi kie ajn sur haŭto, ungoj kaj mukozoj (labiaj [1], buŝaj, konjunktivaj, vulvaj, vaginaj aŭ penisaj), kun tamen prefero por la lumeksponitaj regionoj.
Tiuj lezoj ofte havas malgrandajn dimensiojn (de 1 ĝis 5 mm), sed povas dimensii ĝis 3 cm por tiuj induktitaj de UV [2]. Ili estas rondecaj aŭ ovalecaj, kun homogena koloro. Iliaj limoj estas netaj, krom kiam ili lokiĝas ĉe mukozoj. Ilia koloro varias de ĉama flavo al tre malhela bruno kaj ne estas modifiita de suneksponiĝo. Ili povas esti solecaj (lentigo simplex) aŭ multnombraj, tiel formante lentugozon.
Ili tre oftas kaj aperas dum infanaĝo aŭ adoltaĝo.
La termino lentugo devenas el Latino, lentigo, lentiginis, kiu signifas efelidon aŭ haŭtmakulon [3]. Tiu latina termino derivas de alia latina vorto, lens, lentis, kiu signifas lenton [3], pro la klinika aspekto de tia haŭta lezo.
Historie, la termino lentugo do havis la sencon de efelido [4]. Tial, oni povas plu trovi tiun sencon en kelkaj malnovaj medicinaj vortaroj [5], aŭ en la komuna uzo de pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton [6]. Sed nuntempe tiu senco estas rezervata al la termino efelido, dum lentugo determinas lezon dermatologie kaj histologie ja malsaman.
La histologia ekzameno de lentugo montras lokan hiperpigmentiĝon de epidermo, rezultantan el granda multiĝo de la melanoĉeloj de la baza tavolo, sen grupiĝo en tekoj. La epidermaj krestoj estas pli longaj [2].
Lentugo povas esti malfacile distingebla klinike de aliaj pigmentaj makuloj. Foje, nur la mikroskopa ekzameno permesas ilin diferencigi. Inter la konfuzemaj dermatologiaj lezoj, oni povas citi:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.