Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lenina distrikto (ruse Ленинский район, ukraine Ленінський район, krime-tatare Yedi Quyu rayonı) estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto okupas la Kerĉan duoninsulon en la orienta parto de Krimeo kaj laŭ la areo estas la plej granda distrikto de ARK. Administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Lenino.
Lenina distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Lenino (Lenina distrikto, Krimeo) | ||||
- koordinatoj | 45° N, 36° O (mapo)45.297535.7739 | ||||
Akvokolektejo | 2 919 km² (291 900 ha) [+] | ||||
Areo | 2 919 km² (291 900 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 23 656 [+] (1939) | ||||
Denseco | 8,1 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
Lenina distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Lenine Raion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Lenina distrikto | |
---|---|
ruse Ленинский район ukraine Ленінський район krime-tatare Yedi Quyu rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea | |
La centro: | Lenino |
Areo: | 2 919 km2 |
Loĝantaro: | 69 629 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 23,85 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6557 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 2 67 1 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
La distrikto okupas la pli grandan parton de la Kerĉa duoninsulo. Norde ĝi estas lavata de la Azova maro, sude - de la Nigra maro. Oriente ĝi limas la Kerĉan municipon, okcidente - la Kirovskan distrikton kaj Teodozian municipon.
La tuta teritorio de la distrikto estas ebenaĵo ĝis ĉ. 200 metrojn alta. Aparta karakterizaĵo de la reliefo de la distrikto estas multaj kot-vulkanoj. Multas ankaŭ la kurac-ŝlimaj lagoj kaj mineral-akvaj fontoj.
Ĉe la bordoj de la distrikto estas multaj mez-grandaj gas-minejoj.
En la distrikto estas relative multe da arĥeologiaj monumentoj, rilataj al la malnova historio (la periodo de la Bospora ŝtato, kies parto estis la tuta orienta parto de la Krimea duoninsulo, 5-4a jc. a.K.). La plej fama restaĵo estas la defenda remparego (la t.n. Turka aŭ Akkosa remparo), kiu trairas la tutan Kerĉan duoninsulon de la Azova ĝis la Nigra maro.
La distrikto estas ĉefe agrikultura regiono. Ĉe la nordaj bordoj de la distrikto estas multaj ekspluatataj gas-minejoj de meza grandeco.
Tra la distrikto pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; la busa trafiko ligas ĉiujn loĝlokojn de la distrikto al ĉiuj punktoj de Krimeo.
En la distrikto estas 31 mezlernejoj, teĥnika lernejo, 3 hospitaloj, 25 kulturdomoj, 6 kluboj, 34 bibliotekoj, 2 muzik-lernejoj, 2 regionstudaj muzeoj. En la distrikto estas 2 naturaj rezervejoj.
En la Lenina distrikto estas unu urbo Ŝĉolkino kaj 26 komunumoj, kiuj sume havas 2 urbotipajn loĝlokojn (Lenino kaj Bagerovo) kaj 68 vilaĝ(et)ojn.
Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
Loĝlokoj de Lenina distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Ŝĉolkino | ||
Urbotipaj | Bagerovo • Lenino | ||
Vilaĝoj | Azovskoje • Batalnoje • Belinskoje • Bondarenkovo • Borisovka • Ĉeljadinovo • Ĉistopolje • Fontan • Frontovoje • Glazovka • Gornostajevka • Ivanovka • Iljiĉjovo • Jaĉmennoje • Jakovenkovo • Jarkoje • Jerofejevo • Juĵnoje • Jurkino • Kalinovka • Kamenskoje • Kirovo • Koroljovo • Kostirino • Krasnogorka • Kurortnoje • Leninskoje • Libkneĥtovka • Lugovoje • Lvovo • Marjevka • Marfovka • Misovoje • Nabereĵnoje • Niĵnezamorskoje • Novonikolajevka • Novootradnoje • Novosjolovka • Ogonki • Oktjabrskoje • Osovini • Ostanino • Pesoĉnoje • Petrovo • Priozjornoje • Prudnikovo • Ptaŝkino • Romanovo • Semisotka • Semjonovka • Soljanoje • Stancionnoje • Tasunovo • Uvarovo • Verĥnezamorskoje • Vinogradnoje • Vjaznikovo • Vojkovo • Vulkanovka • Zavodskoje • Zavetnoje • Zatiŝnoje • Zeljonij Jar • Zolotoje | ||
Loĝloketoj | Jegorovo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.