hispana drama filmo pri terorismo de 2016 From Wikipedia, the free encyclopedia
Lejos del mar (Malproksime de la maro) estas hispana drama filmo pri terorismo de 2016 reĝisorita de Imanol Uribe kaj protagonistigita de Elena Anaya kaj Eduard Fernández.[1] [2] Ĝi temas pri rilato de eksteroristo kun filino de lia viktimo.[3]
Lejos del mar | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Lejos del mar |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2015 |
Ĝenro | filma dramo, suspensa filmo |
Kameraado | Gonzalo Fernández Berridi |
Reĝisoro(j) | Imanol Uribe |
Scenaro | Imanol Uribe |
Loko de rakonto | Andaluzio |
Rolantoj | Elena Anaya • Eduard Fernández • Verónika Moral • Martxelo Rubio • José Luis García Pérez • Teresa Arbolí • Susi Sánchez |
IMDb | |
Santi (Eduard Fernández) estas iama membro de terorisma grupo ETA kiu eliras el prizono kie li estis pro murdo de policano dum tiu promenis kun sia filino. Li veturas al provinco Almería por viziti sian iaman samĉelanon, Emilio, kiu estas baldaŭ mortonta malsanulo. Cele al refaro de sia vivo, Santi instaliĝas ĉe domo de la familio de Emilio kaj atingas laborpostenon, sed forgesigi la pasinton malfacilas. Sorto trafigas lin al Marina (Elena Anaya), kuracistino kiu zorgas lian amikon, kiu enamiĝas je li. Marina dum jaroj esperis revenĝon de la etano kiu murdis sian patron, sed nun frontas tragedian renkonton kiu remalfermas la vundojn de ambaŭ kaj konduks ŝin al esplorado de la limoj de la forgeso kaj la repaciĝo.25
La filmo nek sukcesis en biletvendado nek ricevis nomumojn por gravaj premioj. Eble la temaro estas tro komplika kaj per ĝi malfacilas atingi la favoron de la publiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.