komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de 2023 en la komunumo vivis 59 941 loĝantoj.
Lenjano | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | MI Milano | ||||
Geografia situo | 45° 36′ N, 8° 55′ O (mapo)45.68.9166666666667 | ||||
Alto super marnivelo | 199 m | ||||
Areo | 17 km² | ||||
Loĝantaro | 59 941 (2023) | ||||
Loĝdenso | 3390 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago | ||||
Patrono | Magno de Milano | ||||
Festa tago | 5-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | legnanesi | ||||
Poŝtkodo | 20025 | ||||
Imposta kodo | E514 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 015118 | ||||
Telefona prefikso | 0331 | ||||
Estro | Cristiana Cirelli | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.
Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.
Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.
Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo[1]. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.
La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a[2]. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003[3].
Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G [4]. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la 30 °C kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento[5]. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.
La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ −4 °C kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol +28 °C. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro[6][7][8][9].
Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001[10], preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro[10].
Deveno de la fremduloj (Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006[11]) | |
Albanio | 951 |
Maroko | 390 |
Ekvadoro | 335 |
Ĉinio | 280 |
Peruo | 228 |
Rumanio | 167 |
Tunizio | 150 |
Senegalo | 149 |
Pakistano | 99 |
Filipinoj | 87 |
Ebura Bordo | 84 |
Ukrainio | 73 |
Bangladeŝo | 71 |
Brazilo | 65 |
Srilanko | 60 |
Bulgario | 58 |
Salvadoro | 55 |
Dominika Respubliko | 54 |
La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.
Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993)[12]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.