Le Faou
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Le Faou' prononciĝas le fu : la vorto "faou" prononciĝas "fu" por ĉiuj loknomoj (Le Faou, Chateauneuf-du-Faou, Plonevez-du-Faou, rivero de Le Faou) kaj "fa-u" por ĉiuj personnomoj (Faou, Le Faou), sufiĉe multaj en la regiono.
Le Faou | ||
Komunumo | ||
Lignostrukturaj domoj en la ĉefa strato | ||
|
||
Oficiala nomo: Le Faou | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Finistère | |
Arondismento | Châteaulin | |
Kantono | Le Faou (ĉefurbo) | |
Interkomunumo | Komunumoj de la mara Aulne | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Le Faou | |
- koordinatoj | 48° 17′ 36″ N 04° 10′ 39″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 151 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 3 m s. m. | |
Areo | 11,85 km² (1 185 ha) | |
Loĝantaro | 1 759 (2009) [1] | |
Denseco | 148,44 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Pierre Engelibert | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 29590 | |
INSEE | 29053 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Finistère
| ||
Vikimedia Komunejo: Le Faou | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo | ||
Le Faou estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio. Le Faou estas membro kaj sidejo de la regiona natura parko de Armoriko.
Ĝi estas komunumo kun la labelo "unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio", atribuata de sendependa asocio por la promocio de la turismaj avantaĝoj de la francaj urbetoj riĉaj je kvalita heredaĵo.
Le Faou venas de la bretonlingva vorto « faou » (fago) aŭ de « pou, pagus » (lando) kaj troveblas estas la sekvantaj nomoj : Le Fou en 1173, Fagus en 1225[2].
Le Faou devenas de divido de la malnova paroĥo de praa Armoriko Hanvec, kiu estis dividita en subparoĥoj nomataj "trève", tiu de Hanvec kaj tiu de Rosnoën, de kiu Le Faou dependis ĝis en 1803[3]. La komunumo Rumengol estis aldonita al Le Faou en 1970.
Le Faou situas funde de rio en la rodo de Brest, sur la "Rivero de Le Faou", fronte al Landévennec kaj je la kruciĝo de la vojoj RN 165 (E 60) kaj D 42, je 14-metra alteco.
La plej proksimaj grandaj urboj estas Plougastel-Daoulas je 16 km, Brest je 31 km, Quimper je 42 km, Crozon je 28 km.
Ĉiutempe, Le Faou situis sur la vojo, komence romia vojo poste reĝa vojo, Quimper-Brest, kiu historie iris tra Quéménéven, Châteaulin, Saint-Ségal, Le Faou, Irvillac, Saint-Urbain, Landerneau, Saint-Divy kaj Guipavas[4]. La romia vojo iranta de Vorgium (Carhaix al la pinto de Dinan en la duoninsulo de Crozon, tra Brasparts, evitis Le Faou, iranta tra Rosnoën, la rivero Aulne estis transirebla per pramo en Térénez. Tiu kruciĝeja rolo klarigas la artmetian kaj komercan tradicion de la urbeto, kiu kontrastas kun la ĉirkaŭaj kamparaj vilaĝoj, eĉ laŭ la tradiciaj kostumoj[5] surmetataj de ĝiaj loĝantoj. La kaŝtana koloro de la virkostumoj klarigas la esprimon pays rouzic donatan al la regiono de Le Faou, inkluzivanta Argol, Châteaulin, Dinéault, Gouézec, Landévennec, Le Faou, Lopérec, Pont-de-Buis-lès-Quimerc'h, Port-Launay, Rosnoën, Saint-Coulitz, Saint-Rivoal, Saint-Ségal kaj Trégarvan[6].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.