From Wikipedia, the free encyclopedia
Le Cinquième Élément, aŭ angle The Fifth Element (La kvina elemento) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1997.
Le Cinquième Élément | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Fifth Element, Le Cinquième Élément |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 7 maj. 1997, 9 maj. 1997, 22 aŭg. 1997, 28 aŭg. 1997, 7 maj. 1997, 1997 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, aventura filmo, komedia filmo, agfilmo, fantasta filmo, malutopia filmo, spekulativa filmo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | Luc Besson |
Produktisto(j) | Patrice Ledoux |
Scenaro | Robert Mark Kamen • Luc Besson |
Filmita en | Islando • Londono • Pinewood Studios |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Éric Serra |
Rolantoj | Bruce Willis • Gary Oldman • Milla Jovovich • Chris Tucker • Ian Holm • Tricky • Lee Evans • Luke Perry • Brion James • Mathieu Kassovitz • John Neville • Sibyl Buck • Charlie Creed-Miles • Christopher Fairbank • Gin Clarke • Jerome Blake • John Bennett • John Hughes • Mia Frye • Richard Ashton • Tom Lister • Maïwenn Le Besco • John Sharian • Kamay Lau • Tim McMullan • Indra Ové • John Bluthal • Shaun Davis • Stacey McKenzie • Ève Salvail • Frank Senger • Lenny McLean • Sonny Caldinez • Kim Chan • Sam Douglas • Anthony Chinn • Richard Leaf • Julie T. Wallace • Mac McDonald • Nicole Merry • Vincenzo Pellegrino • Michael Culkin • Jason Salkey • David Kennedy • Marie Guillard • Ivan Heng • Alan Ruscoe • Christopher Adamson • Al Matthews |
Produktinta firmao | Gaumont Columbia Pictures |
Honorigoj | BAFTA Award for Best Special Visual Effects • Premio César por la Plej Bona Fotografio • Premio César por la Plej Bona Reĝisorado • Premio César por la Plej Bona Dekoracio |
IMDb | |
Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.
Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, servisto de Malbono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.