From Wikipedia, the free encyclopedia
“Laudetur Iesus Christus!” aŭ “Laudetur Jesus Christus!” (latine) estas tradiciaj salutvortoj de katolikoj. En Esperanto (kaj en aliaj lingvoj) oni ordinare uzas tradukon: “Estu laŭdata Jesuo Kristo!” aŭ “Laŭdata estu Jesuo Kristo!” La tradiciaj respondoj estas: “In saecula! Amen” aŭ “(Nunc et) In aeternum! Amen”, do en Esperanto: “Eterne. Amen” aŭ “(Nun kaj) en eternon. Amen”.[1]
La vortoj “Estu laŭdata Jesuo Kristo” estas saluto de la Radio Vatikana en diversaj lingvoj.[2]
Tiun ĉi saluton povas uzi ankaŭ anoj de aliaj kristanaj konfesioj, inkluzive de luteranoj kaj aliaj protestantoj kaj anoj de kelkaj ortodoksaj komunumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.