komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Bergün/Bravuogn (germana nomo Bergün, romanĉa nomo Bravuogn, por emfazi la dulingvecon oficiale skribata per la duobla nomo) estas ĉefloko de la komunumaro Bergün kaj komunumo de la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 474 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bergün-Bravuogn (stacidomo). |
Bergün/Bravougn | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Bergün |
Koordinatoj | 46° 37′ 48″ N 9° 45′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 474 |
Areo | 145,65 km² |
Alteco | 1367 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7482 |
Komunumkodo | 3521 |
Bergün situas en la supra parto de Albulovalo. La komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kulmino de Albulopasejo. Sub la pasejo komenciĝas per diversaj fontoj la rivero Albulo. Sur la komunuma teritorio situas la Lago de Palpuogna, kiun nutras kaj de kiu denove elfluas la rivero Albulo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Bergün/Bravuogn ankaŭ la vilaĝetoj Preda ĉe la pasejo, Latsch kaj Stugl/Stuls.
La komunumo Bergün/Bravuogn limas al Bever, Davos, Filisur, La Punt Chamues-ch, Samedan, S-chanf, Tinizong-Rona, kaj Zuoz.
Tra Bergün pasas la vojo n-ro 749 de Tiefencastel tra Albulopasejo al Engadino. Tra la pasejo pasas ankaŭ la fama Albulolinio de Retia Fervojo, kiu disponas pri pluraj stacidomoj sur la teritorio de Bergün/Bravuogn. Ekde la jaro 2008 tiu fervojlinio estas Monda Heredaĵo de UNESKO.
La unua dokumenta mencio de Bergün/Bravuogn datiĝas el la jaro 1209 kiel Bregonio. Dum mezepoko en Bergün/Bravuogn regis la episkopo de Koiro. En la jaro 1537 la civitanoj de Bergün/Bravuogn sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. Ĝis 1853 Bergün/Bravuogn estis tiam ĉefloko de la samnoma tribunalkomunumo. En la jaro 1854 estis kreita la komunumaro Bergün, al kiu ankaŭ apartenis Filisur, Wiesen, Latsch kaj Stuls. En la jaro 1912 Latsch kaj en 1920 Stugl/Stuls estis integritaj al la komunumo Bergün/Bravuogn.
Per la traboro de Bergünerstein en 1696 kaj konstruo de veturebla vojo en la jaro 1865 la trafiko trans la Albulopasejo akiris gravecon. La malfermo de la Albulolinio de Retia Fervojo malfermis la regionon al la turismo. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.