From Wikipedia, the free encyclopedia
Lago Turkana aŭ Turkano, iame konata kiel Lago Rudolf, estas lago en la valo Granda Rifto, en norda Kenjo, kun ties fora norda pinto trapasante al Etiopio.[1] Ĝi estas la plej granda konstanta dezerta lago kaj la plej granda alkala lago en la mondo. Laŭ volumo ĝi estas la kvara plej granda sala lago en la mondo post la Kaspia Maro, Isik-Köl, kaj la Van (sen kalkuli la malpliiĝanta Suda Arala Maro), kaj inter ĉiuj lagoj ĝi rangas la 24a. La akvo estas trinkebla, sed ne bongusta. Ĝi eltenas riĉan lagan naturon. La klimato estas varma (ĝis 63 °C (145 ℉)) kaj tre seka.
Lago Turkana | ||
---|---|---|
salakva lago, endorheic lake [+] | ||
Lando | Kenjo | |
Supermara alteco | 360 m [+] | |
Koordinatoj | 4° 3′ 0″ N, 36° 1′ 0″ O (mapo)4.0536.016666666667 | |
Longo | 268 km (166.53 mi) | |
Larĝo | 50,1 km (31.13 mi) | |
Maksimuma profundo | 73 m | |
Averaĝa profundo | 30 m | |
Akvokolektejo | 207 600 km² (20 760 000 ha) | |
Areo | 6 405 km² (640 500 ha) [+] | |
Volumeno | 204 km³ | |
Lago Turkana | ||
Vikimedia Komunejo: Lake Turkana [+] | ||
La rokoj de la ĉirkaŭa areo estas ĉefe vulkana. La Centra Insulo estas aktiva vulkano, kiu elsendas vaporon. Elstaraj kaj rokaj bordoj estas troviĝanta en la orientaj kaj sudaj bordoj de la lago, dum estas dunoj, terpecoj kaj ebenaĵetoj en la okcidentaj kaj nordaj, je pli malalta alteco.
Ĉe la bordoj la ventoj povas esti tre fortaj, ĉar la lago varmiĝas kaj malvarmiĝas pli malrapide ol la tero. Subite, violentaj ŝtormoj oftas. Tri riveroj (Omo, Turkwel kaj Kerio) fluas en la lago, sed ĉar mankas elfluo, ties nura akvoperdo okazas pro vaporiĝo. La lagaj volumoj kaj dimensioj estas variebla. Por ekzemplo, ties nivelo falis je 10 metroj inter 1975 kaj 1993.[2]
Pro temperaturo, sekeco kaj geografia malfacila atingeblo, la lago retenas sian naturan karakteron. Nila krokodilo troviĝas abunde ĉe la ebenaj bordoj. La rokaj bordoj estas hejmo de skorpioj kaj viperoj.
La Naciaj Parkoj Lago Turkana estas nune listigitaj kiel UNESCO Monda Heredo. La Nacia Parko Sibiloi kuŝas sur la orienta bordo de la lago, dum la Nacia Parko Centra Insulo kaj la Nacia Parko Suda Insulo kuŝas en la lago mem. Ambaŭ estas konataj pro siaj krokodiloj.
En la areo de la Lago Turkana estas abundo de homedaj fosilioj malkovritaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.