From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lago Loktak, la plej granda nesalakva lago en nordorienta Barato, nome ankaŭ la ununura flosanta lago en la mondo pro la flosantaj phumdi (heterogenaj amasoj de vegetaĵaro, grundo, kaj organika materialo je diversaj stadioj de malkompono) sur ĝi, estas situanta ĉe Moirang en la ŝtato de Manipuro, Barato.[1] La etimologio de Loktak estas Lok = "fluejo" kaj tak = "fino".[2] La Nacia Parko Keibul Lamjao, kiu estas la lasta natura rifuĝejo de la endanĝerita Sangai aŭ Manipura hajnana cervo (Rucervus eldi eldi), unu el la tri subspecioj de Hajnana cervo, kovranta areon de 40 km², estas situanta en la sudorientaj bordoj de tiu lago kaj estas la plej granda el ĉiuj el la phumdi en la lago.[3][4]
Lago Loktak | ||
---|---|---|
lake ecosystem, lago [+] | ||
Alfluantoj | ||
- alfluanto | Rivero Manipur | |
Situo | Manipuro | |
- koordinatoj | 24° 33′ 0″ N, 93° 47′ 0″ O (mapo)24.5593.783333333333 | |
Longo | 35 km (21.75 mi) | |
Larĝo | 13 km (8.08 mi) | |
Maksimuma profundo | 4,6 m | |
Averaĝa profundo | 2,7 m | |
Akvokolektejo | 980 km² (98 000 ha) | |
Areo | 287 km² (28 700 ha) [+] | |
Lago Loktak | ||
Vikimedia Komunejo: Loktak Lake [+] | ||
Tiuj malnovega lago ludas gravan rolon en la ekonomio de Manipuro. Ĝi funkcias kiel fonto de akvo por akvoenergio, irigacio kaj trinkakva provizo. La lago ankaŭ estas fonto de vivaĵo por la kampara fiŝkaptistaro kiu vivas en la ĉirkaŭaj regionoj kaj sur fumdis, ankaŭ konataj kiel "fumshongs". Homagado kondukis al severa premo sur la laga ekosistemo. 55 kamparaj kaj urbaj vilaĝetoj ĉirkaŭ la lago havas populacion de proksimume 100,000 homoj.[3][4][5][6]
Pripensante la ekologian statuson kaj ĝiajn biodiversecajn valorojn, la lago estis komence nomumita kiel humidejo de internacia graveco laŭ la Ramsar-Interkonsento la 23-an de Marto, 1990.[1] Sed la lago estis indikita fare de la Ramsar Kongreso sub la Montreux VD Disko la 16-an de Junio, 1993.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.