Usona movbilda filmo en 1955 From Wikipedia, the free encyclopedia
Lady and the Tramp (prononco laŭ sistemo IFA [lˈe͡ɪdi ænd ðə tɹˈæmp], anglalingve por Damo kaj la Trampo) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1955. En 2001 la daŭrigo Lady and the Tramp II: Scamp's Adventure aperis.
Damo kaj la Trampo | |
---|---|
Oficiala afiŝo de la filmo (1955) | |
movbilda filmo | |
Originala titolo | Lady and the Tramp |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 22-a de junio 1955 |
Daŭro | 76 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi • Wilfred Jackson • Hamilton Luske |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Ralph Wright • Don DaGradi • Erdman Penner • Joe Rinaldi |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Usono |
Muziko de | Oliver Wallace • Sonny Burke • Peggy Lee |
Ĉefrolantoj | Peggy Lee Barbara Luddy Larry Roberts Verna Felton Bill Thompson Bill Baucom |
Produktinta firmao | Walt Disney Productions |
Distribuo | Buena Vista Distribution |
IMDb | |
Lady, ido de skolopa spanielo, alvenas al sia hejmo en Kristnasko kiel donaco, kaj iom post iom gajnas la amon de siaj mastroj. Jim Dear kaj Darling, mastroj de Lady, atendas bebon iom poste. Tramp, mestiza strata hundo, klarigas al Lady ke kun la alveno de la bebo la amo al ŝi fare de siaj mastroj fariĝos malpli granda, tamen post la alveno de la bebo Lady konstatas ke ne estas tiel, tial ke la okazaĵoj estas malsamaj kaj ŝi estas komisiita ankaŭ zorgi pri la bebo. Iam Jim Dear kaj Darling devas eliri el la domo kaj alvenas por zorgi pri la bebo onklino Sarah, mastrino de du siamaj katoj, kiuj faras la vivon neeltenebla al Lady, provante meti al ŝi muzelingon kaj Lady forfuĝos, rifuĝante kun Tramp kaj lernante iomete kiel strata hundo vidas la vivon ĝis ŝi trafas en hundejon pro ŝerco. Elirinte el la hundejo ŝi malkonfidas en Tramp sed regajnas konfidon en li kiam la strata hundo mortigas raton kiu minacis la sanon de la bebo. Onklino Sarah, skandalizita, ekflamas kontraŭ Tramp, sed Jock kaj Trusty savas lin. Tramp kaj Lady enamiĝas kaj geedziĝas, havante plurajn idojn tre similajn al Lady kaj unu, tre petoleman, similan al Tramp.
en la origina, anglalingva versio:
La hispana verkistino María Lejárraga pere de sia tradukistino Collice Portnoff, sendis en 1951 al Walt Disney manuskripton de sia rakonto Merlín y Viviana, en kiu ŝi rakontis historion de hundo kiu enamiĝas el koketema katino, serĉante lian intereson por filmo. Post du monatoj Disney resendis ĝin. En 1955 li premierie Lady and the Tramp en kiu evidentiĝas kelkaj similaĵoj. La nura ŝanĝo estis konverto de la katino en eleganta hundino.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.