La rondine
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rondine (La hirundo) estas opero en tri aktoj de Giacomo Puccini por Itallingva libreto de Giuseppe Adami, bazita sur libreto de Alfred Maria Willner kaj Heinz Reichert.
La rondine | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 20-a jarcento | ||||
Ĝenro | commedia lirica | ||||
Loko de rakonto | Parizo | ||||
| |||||
Puccini kompletigis la muzikon de La rondine, por libreto de Giuseppe Adami, en 1916 post du jaroj de laboro, kaj ĝi estis premierita en la Granda Teatro de Montekarlo la 27an de marto 1917. La opero estis dekomence mendita por la Carltheater de Vieno; Tamen, la eksplodo de la Unua Mondmilito malhelpis la premieron tie. Plie, la firmao Ricordi estis malakceptinte la muzikon de la opero - la filo de Giulio Ricordi nome Tito estis tiam zorge kaj priskribis la operon kiel "malbona Lehár".[1] Ĝi estis tenita de ties rivalo, Lorenzo Sonzogno, kiu aranĝis la unuan ludon en neŭtrala Monako.[2] Ĝi estas la malplej konata el la maturaj operoj de Puccini, kaj la komponisto plulaboris reviziante ĝin ĝis sia morto.
La rondine estis dekomence planita kiel opereto, sed Puccini nuligis parolan dialogon, metante la verkon pli proksime de la formo de opero. Moderna revizianto priskribis La rondine kiel "kontinua fabriko de kantecaj valsaj muzikoj, kaptilaj pop-stilaj melodioj, kaj nostalgia ammuziko," dum karakterigis la intrigon kiel reciklado de roluloj kaj okazaĵoj el verkoj kiaj 'La traviata' kaj 'Die Fledermaus'.[3]
Intrigo
Ĉe Magda, la poeto Prunier esprimas siajn teoriojn pri amo. Estas festeto kun amikinoj. Prunier verkas unuan verson kaj Magda duan pri historio de Doretta. Partoprenas ankaŭ servistino Lisette, kiu enkondukas vizitanton Ruggero. Prunier kiu scias kiromancion profetas por Magda hirundan historion: ŝi elmigros al amo. En akto 2a maskita Magda renkontiĝas kun Ruggero en pariza trinkejo. Lisette kaj Prunier formas alian paron. En akto 3a Magda kaj Ruggero estis kunvivintaj dum kelkaj monatoj, kaj ŝi planas geedziĝi, sed ŝi scias ke ŝia fia pasinteco malhelpus tion. Lisette kaj Prunier havas malfacilaĵojn. Kiam Ruggero anoncas ke lia patrino akceptus Magda kondiĉe ke ŝi estas tiom akceptebla kiel diras li, Magda komprenas ke ŝi ne povos edziniĝi al li, rezignas kaj revenas kun sia malnova protektanto, Rimbaldo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.