La nuboj

komedio far Aristofano From Wikipedia, the free encyclopedia

La nuboj

La nuboj (en greka Νεφέλαι Nefelai) estas komedio verkita de la fama dramaturgo Aristofano kiel satiro de la intelektulaj modoj de la klasika Ateno. Ĝi estis origine produktita por la festivaloj de Dionizo en 423 a.K. kaj ĝi ne estis bone ricevata, ĉar estis la lasta el tri konkurencaj teatraĵoj de la festivalo tiujare. Ĝi estis reviziita inter 420-417 a.K. kaj poste ĝi cirkulis laŭ manuskripta formo.[1] Ne survivis kopion de la origina produktaĵo, kaj la fakulaj analizoj indikas, ke la reviziita versio estas nekompleta formo de Malnova Komedio. Tiu nekompleteco, tamen, ne evidentiĝas en tradukoj kaj moderna ludado.[2] La nuboj povas esti konsiderata ne nur la unua ekzistanta 'komedio de ideoj' en la mondo[3] sed ankaŭ brila kaj sukcesa ekzemplo de tiu ĝenro.[4] La verko akiris elstarecon pro sia karikaturo de Sokrato kvankam laŭ ties mencio en la verko de Platono nome Apologio ĝi estis faktoro kontribuanta al la juĝo kaj ekzekuto de la filozofo.[5][6]

Rapidaj faktoj Νεφέλαι, dramatic work ...
Νεφέλαι
Thumb
dramatic work
Aŭtoroj
AŭtoroAristofano
Lingvoj
Lingvoantikva greka lingvo
Eldonado
ĜenroAntikva Komedio
vdr
Fermi

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.