Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
En vilaĝa gastejo trinkas najbaroj, lotas pri gajno de kelkaj anseroj, donacitaj de la gastejestro, kaj aŭskultas lian rakontadon pri la Vila Mano, mistera fantomo en formo de orangutanga mano, kiu ŝoviĝas trans la dekstra ŝultro de kanajlo, kiu faras sian kanajlaĵon, kaj terurigas lin. La ebriaj gastoj kun malbona konscienco estas dumvoje teruritaj, kiam io simila al tia mano ŝoviĝas trans ilia ŝultro (ombro de branĉo, nigra kato k.s.) kaj la ŝoko rebonige ŝanĝas ilian karakteron.
Eĉ vilaĝa riĉulo, kiu elpelis sian amatinon kun bastarda filo, nokte estas persekutata pri inkubaj sonĝoj pri la Vila Mano, kiuj fine devigas lin preni la virinon kiel sian edzinon kaj rekoni la knabon sia heredanto.
En la vilaĝo loĝas ankaŭ fremdulino kun eta knabeto, kiun la riĉulo same elpelis el sia domo, tial ĉiuj kredas, ke la etulo estas lia bastardo, kion li tamen neas eĉ post la inkubaj sonĝoj.
La rakonto transsaltas dek kvin jarojn, el la knabeto elkreskis granda bela junulo. Foje li devis forveturi al Hago, kie li estas, kiel vilaĝano, tute konfuzita pro la komplika vivo, trifoje preskaŭ perdis la vivon pro sia nesperteco, sed fine li savis dronantan junulinon. La venigita kuracisto kun surprizo rimarkis anatomian strangaĵon sur la piedoj de la junulo, kaj baldaŭ montriĝis, ke la knabo estas forrabita infano de zagreba nobela familio. Tamen la junulo preferas resti vilaĝano kun sia simpla edzino kaj la nobelan heredaĵon administras je distanco.
La Vila Mano batis ankoraŭ lastan fojon: ŝtelisto misuzis la timegon pri la fantomo kaj priŝtelas tiumetode egoistan virinon, kiam ŝi en duonlumo rekalkulas sian nehoneste akiritan monon.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
„La romanoj de Bulthuis iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la norda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas. Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l' kamparano.”
„La subtitolo de l' romano estas Idoj de Cereso. Per ĝi la aŭtoro akcentas la medion de l' agado same kiel en la antaŭaj Idoj de Orfeo kaj Idoj de Merkuro. Kiel ni jam diris Bulthuis verkas sur larĝa fundo en realeco enplektante la allogan inciton per ia misteraĵo. Ankaŭ en la nova rakonto tia paralelo klare vidiĝas inter malbelega mano kaj la homa konscienco. Bulthuis ĉerpas el la fonto de l' dualismo, eterne reganta, leĝo de l' universo. Pro tio li rigardas la homojn tiaj, kiaj ili estas (ne kiel ili sin prezentas al ni) li klopodas enpenetri en ilian plej profundan karakteron kaj solvi la problemojn. Priskribo de holandaj kutimoj kaj moroj sentigas varmon kaj ĝuon. Entute la verko estas simpla, boncela, naiva kaj infaneca en la bona senco de tiuj vortoj; ĝi eble ne plaĉos al ŝatanto de amromano aŭ de polica rakonto, sed ĝi tuj kaptas la atenton de honestulo, logas preferanton de nespicita legaĵo, plenumas la deziron de bonvolulo kiu ŝatas kiam virto estas rekompencata kaj atencoj punataj. La flustila kaj lingve senriproĉa verko, kun malmulte da preseraroj, estas leginda. En aparta kajero vortareto estas kunmetita, kiu servas al kompreno de diversaj tipaj esprimoj.”
„«La Viia Mano», kun subtitolo «Idoj de Cereso», estas bela nova numero en la tiom interesa kolekto de «Idoj», romanoj originale eldonitaj de la lerta aŭtoro Bulthuis. Estas samtempe impona ampleksa verko, kun zorge prezentita teksto. La libro, kies enhavon ni ne rakontas ĉar tio povus malpliigi la intereson de la legonto, estas ilustrita per sugestigaj bildoj de Tjeerd Bottema. Speciala aranĝo de la aŭtoro, nome la numerigo de malfacilaj esprimoj kaj la aldono de suplemento enhavanta ĉirkaŭ 320 vortojn, permesas la uzadon de la libro ne nur kiel legaĵon por interesuloj, kiuj jam funde konas nian lingvon, sed ankaŭ kiel lernigan legaĵon por komencantoj. Ni ne dubas, ke tiuj ĉi lastaj
trovas saman intereson legi tiun agrablan tekston, kaj ke ili ne ripozos antaŭ ol ili alvenis je la fino de la libro. Kaj tio estos poste garantio, ke ili plene konos nian lingvon. Por la jam pli malnovaj Esperantistoj estas preskaŭ ne plu necese rekomendi librojn de la holanda pioniro Bulthuis.”