Maracon
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Maracon estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Maracon | |
---|---|
Blazono de Maracon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 32′ 58″ N 6° 52′ 15″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 457 |
Areo | 4,38 km² |
Alteco | 843 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1613 |
Komunumkodo | 5790 |
Mapo de Maracon | |
La komunumo Maracon situas en la Vaŭda Mezlando en la fontregiono de Brojo, proksimume 4 kilometrojn oriente de Oron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Maracon kaj la setlejoj La Coudre kaj La Rogivue, kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,38 km², de kiuj 20,4% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]
La komunumo Maracon limas en nordo al Saint-Martin (FR), en nordnordoriento al Semsales (FR), en nordoriento al Châtel-Saint-Denis (FR), en sudoriento al Remaufens (FR), kaj en okcidento al Oron.
Maracon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo de Palézieux al Semsales. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sudoriente en Châtel-Saint-Denis. Pere de la poŝtaŭtolinio de Oron-la-Ville al Semsales la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Maracon datiĝas el la jaro 1201 kiel Montimarascon. Dum mezepoko la duono de Maracon apartenis ek de 1287 al la Senjoroj de Pont, estis akirita en la 14-a jarcento de la Senjoroj de Oron kaj en la 16-a jarcento de la familio de Chesaux kaj en 1547 de Berno. La alia duono apartenis ĝis 1557 al la Senjorujo Palézieux, kiu tiam ankaŭ fariĝis berna havaĵo. Sub la berna regado Maracon unue apartenis al la Voktejo Moudon kaj poste de 1557 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Oron.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.