La Pueblanueva (La Nova Vilaĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La Pueblanueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45690 | ||
Retpaĝaro | www.lapueblanueva.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Toledano Bonilla (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 383 (2011) | ||
Loĝdenso | 19,53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 55′ N, 4° 41′ U (mapo)39.914444444444-4.6763888888889 [+] | ||
Alto | 481 m [+] | ||
Areo | 122 km² (12 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Pueblanueva [+] | |||
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Pueblano. La censita populacio en 2011 estis de 2.383 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,53 loĝ/km².
Situo
La Pueblanueva estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 481 m; je 68 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 122 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′52″ N 4°40′35″ Ok. Geografie estas situanta sur la valo de la rivero Taĵo, sur la rivera teraso kiu haviĝas mildan klimaton taŭga por agrikulturo kaj brutobredado.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Forta rilato al Talavera de la Reina.
Historio
Oni trovis belan tombon romian de la jarcento 2-a aŭ 3-a, kiu nun montriĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo. Aliaj restaĵoj konfirmas ekziston de romiaj setlejoj en diversaj ĉirkaŭaj lokoj. De islama epoko konserviĝis ĉefe toponimoj (nomoj de lokoj).
Komence de la 14a jarcento oni mencias diversajn lokojn de la teritorio en dokumentoj de la Arkiepiskopo de Toledo, nome la kverkarbaroj de Orbiga, Sangrera, Almofrague, la Peraleda, Cotanillo, la Albuera, Hijares..., kun tre disa populacio, kvankam Jiménez de Gregorio asertas, ke tiuj kverkarbaroj jam ekzistis el la 13a jarcento aŭ eĉ antaŭe.
Talavera de la Reina iĝis senjorlando de la Arkiepiskopoj de Toledo, per privilegio fare de Henriko la 2-a en Toledo la 25an de junio de 1369, kaj post la enlanda milito kontraŭ sia frato, la laŭleĝa reĝo Petro la 1-a, kompense la ricevitan apogon fare de la Arkiepiskopo Gómez Manrique en la frata lukto de 1366-1369. El 15a al 17a jarcentoj abundas dokumentoj pri reloĝado de la teritorio kaj rilato al Talavera de la Reina kaj al Arkiepiskopo de Toledo.
Notoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.