„ Ofte la amikeco de iu besto donas al soleca homo la certecon de amebleco inter kreitaĵo kaj kreitaĵo, kiun li ne ricevis de siaj kunhomoj. La solecon plej terure suferas la malliberigitaj malantaŭ la kradoj de siaj ĉeloj. La lastan tempon ĵus aperis kelkaj
libroj (ekz. Plaettner: "Gefangen“ aŭ de la samaaütoro: „Eros im Zuchthaus“, MoorVerlag, Berlin NW 7), kiuj priskribas la danĝerajn, daŭrajn sekvojn de longdaŭra mallibereco por la korpa kaj anima sano de la arestistoj. Granda moderigo estas, se iu besto estiĝas kamarado de la kaptito, ankaŭ se tiu besto nur estas malbela rato; kortuŝajn rakontojn oni aŭdis pri tiaj amikecoj inter homo kaj besto. Ernst Toller, konata komunista poeto, estas unu el la
multaj viktimoj de la lasta enlanda milito en Germanujo, kiu sekvis la mondmilitan katastrofon; lia partio estis venkita. En la fortikaĵa maliberejo Niederschönenfeld estiĝis en la jaro 1922 ĉi tiuj poemoj, dum en lia Celo nestis du hirundoj. La plej bela
knabino ne povus inspiri pli afekciajn, kormovajn versojn. Li skribas, ke „estis dia favoro por li. Kion ili donacis al li, pri tio li provis balbuti.“ Post kelka tempo gardisto,
senanime plenumante iajn misterajn postulojn de la severa mallibereja estraro, detruis la
neston; kaj kiam la forpelitaj hirundoj rekonstruis ĝin, ĝi estis ĉiam denove forbalaita
ĝis la hirundineto mortis. Helene Wolff-Cleve, la konata esperantistino, tradukis la laboron modele; ni danku al ŝi, ke ŝi donacis al la esperantistaro ĉi tiun verkon en tia perfekteco. Menciindaj estas la du ksilografaĵoj de Fritz Drücker, precipe la dua, montrante irejon inter du longaj vicoj da ĉeloj. ” |