Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Estrella [laestrEja] (La stelo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: La Estrella |
La Estrella | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45574 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Agustín Martín Cantero | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 327 (2011) | ||
Loĝdenso | 4,25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 41′ N, 5° 6′ U (mapo)39.689444444444-5.0919444444444 [+] | ||
Alto | 557 m [+] | ||
Areo | 77 km² (7 700 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Estrella (Toledo) [+] | |||
La termino "Estrella" povus deveni el la latina stela (stelo), termino kiu aperis sur la tombaj skribaĵoj trovitaj en tiu teritorio.
La loĝanto nomiĝas Estrellano. La censita populacio en 2011 estis de 327 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,25 loĝ/km².
La Estrella estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 557 m; je 126 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 61 km el Talavera de la Reina, plej proksima urbo, je 183 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 77 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′22″ N 5°5′31″ Ok.
La municipo troviĝas situanta ĉe la deklivo de monteto kiu longas de sudoriento al nordokcidento.[1] Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Navalmoralejo norde, Aldeanueva de Barbarroya norde kaj oriente, La Nava de Ricomalillo oriente, El Campillo de la Jara kaj Aldeanueva de San Bartolomé sude, en la provinco de Toledo, kaj Villar del Pedroso en la Provinco de Cáceres.
Tra ties teritorio fluas de sudoriento al nordokcidento la rivero Uso
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Eble estis jam setlejo en epoko de romianoj, ĉar ties restoj troviĝis. Krome sur monteto nome Ancha troviĝis restoj de kastro de keltoj el la ferepoko.
Ĝi apartenis al la senjorlando de Talavera de la Reina kaj al la arkiepiskopoj de Toledo.
Meze de la 19a jarcento estis 216 domoj kaj lernejo pagata per 2.500 "reales", al kiu ĉeestis 80 infanoj. La ekonomio tiam baziĝis sur la produktado de tritiko, hordeo, sekalo, iom de oleo kaj kikeroj, sur la bredado de kaproj kaj sur la abunda ĉaso.[1]
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis pli da 2,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu draste sesoniĝis al pli da 300.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.