libro de Ulrich Lins From Wikipedia, the free encyclopedia
La Danĝera Lingvo[1] estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto originale verkita en Esperanto de la historiisto kaj japanologo Ulrich Lins en 1988 kaj plurfoje reeldonita, laste en 2016.[2] En la historio de Esperanto, krom obstakloj kaj kalumnioj kaj subpremoj, ekzistis ankaŭ malpermesoj kaj persekutoj. La libro pritraktas la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la nazia Germanio kaj en stalinisma Sovetunio, sed 32 paĝoj estas dediĉitaj ankaŭ al persekutoj en Orienta Azio: Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.[3]
La Danĝera Lingvo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ulrich Lins | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Moskvo | |
Eldoninto | Progreso | |
Paĝoj | 568 | |
ISBN | 5010031361 | |
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1993.
La libro priskribas problemojn kun cenzuro, kiujn devis fronti L. L. Zamenhof antaŭ publikigo de sia verko, kaj suspektojn de ĉiuj reĝimoj, ke Esperanto estas lingvo de iliaj malamikoj (de laboristoj, komunistoj, pacifistoj, kosmopolitoj, burĝoj).
Komence de la 1920-aj jaroj okupiĝis pri Esperanto eĉ Ligo de Nacioj, sed ĉefe kelkaj francaj politikistoj, dezirantaj, ke ilia lingvo restos la precipa komunikilo en la diplomatio, estis kontraŭ Esperanto.
Pli detale estas priskribitaj persekutoj en la hitlera Germanio ("lingvo de judoj kaj komunistoj") kaj precipe en la Stalinisma Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj post la dua mondmilito.
Esperanto estis konsiderita "danĝera lingvo" de la registaroj de multaj landoj. Jam en 1895 la publikigado de la revuo La Esperantisto estis malpermesita en la cara Rusio. En 1922 la instruado de Esperanto estis malpermesita en francaj lernejoj. En 1936 Esperanto estis tute malpermesita en Germanio kaj Portugalio.
Kiel rezulto de la kreskanta Stalinisma premo, la aktiveco de forta Esperanto-movado estis severe limigita. En rapida ritmo en 1937 multaj Esperantistoj estis arestitaj, mortpafitaj aŭ senditaj al malliberejoj. Esperanto estis malpermesita kiel produkto de 'burĝa kapitalismo kaj kosmopolitismo'[4][5][6].
Ekde 1938 Esperanto estis malpermesita en ĉiuj regionoj okupitaj de Germanio. Pro persekutadoj kaj malpermesoj, la Esperanto-movado estis severe malfortigita kaj la disvolviĝo de la internacia Esperanto-lingvo haltiĝis. Post la milito en 1945 la movado stagnis. Kiel rezulto de la stalinisma influo, Esperanto estis malpermesita en la orientgermana GDR de 1949 kaj pluen. En 1950 ankaŭ Hungario kaj de 1952 Ĉeĥoslovakio malpermesis la instruadon de la lingvo.
Post la morto de Stalino en 1955, la Esperanto-movado revenis al Pollando, Bulgario, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio. De 1965 ankaŭ en GDR, kie ĝi povis disvolvi en kulturaj rondoj.[7] Tamen, en recenzo de la libro Esperanto kaj Vivo de Vladmimir Samodaj sur blogo de Esperanto-Helsinki oni raportas:
"[En Sovetunio] ŝtataj aŭtoritatoj komprenis, ke esperantistoj estis sendanĝeraj, sed samtempe ke ili — sen firma politika gvidado — povus esti facile influeblaj de eksterlandaj ideoj. Agadi en tia situacio povus esti danĝere. Tial la esperantistoj serĉis iun tegmentan organizon kaj fine sukcesis aniĝi en (SSOD)[8] — ruslingva mallongigo de Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj, sed SSOD elektigis al la esperantistoj prezidanton kiu eĉ ne komprenis la lingvon kaj sekretarion kiu aktive sabotadis la agadon."[9]
La unua versio aperis en 1973, kiel broŝuro eldonita malgrandkvante ĉe la eldonejo L'omnibuso en Kioto. Tiu unua verko aperis unu jaron poste kiel ĉapitro 21 en la ampleksa libro Esperanto en Perspektivo. En 1975 aperis en Tokio japana ampleksigita traduko farita de Kurisu Kei.
En 1988 nova, ampleksa kaj renovigita versio en Esperanto aperis ĉe eldonejo Bleicher en Gerlingen (ISBN 3-88350-505-6).
En 1990 alia esperantlingva eldono estis publikigita de la eldonejo Progreso el Moskvo (ISBN 5-01-003136-1).
En 2016 aperis ĉe UEA nova, reviziita eldono. Ĝi prezentiĝis en la 101-a UK en Nitro. Por la nova Esperanto-versio la teksto estis plene reviziita kun utiligo de fontoj, kiuj iĝis alireblaj nur post la germana reunuiĝo kaj la disfalo de Sovetunio.[10]
La verko estas eldonita plurfoje en Esperanto en 1973, 1988 kaj 1990 de la japana eldonejo L'Omnibuso en Kioto. Ĝi estas tradukita ĝis nun en la angla duvolume (Volumo 1 en 2016 kaj Volumo 2 en 2017), en la korea, litova, pola, rusa, itala, germana, japana, franca (2022).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.