Sonvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sonvilier (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Sonvilier
Sonvilier
Sonvilier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoBerna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009Courtelary
Geografia situo CH1903: 564092 / 221050 (mapo)47.1394444444446.9652777777778

Nombro de loĝantoj1180
Areo23,78 km²
Alteco802 m super marnivelo
Poŝtkodo2615
Komunumkodo0445
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
vdr
Fermi

Geografio

Sonvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Sonvilier kaj La Chaux-d'Abel kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,78 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sonvilier limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Saint-Imier, en sudo al Val-de-Ruz (respektive antaŭ la komunuma kuniĝo en sudsudoriento al Le Pâquier (NE), en sudo al Dombresson (NE), en sudsudokcidento al Chézard-Saint-Martin (NE)), en sudokcidento al Renan, kaj en nordokcidento al La Ferrière.

Trafiko

Tra Sonvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 15 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sonvilier datiĝas el la jaro 1298 kiel Sunuilier. La kastelo Erguel, kiu situas sudoriente de la vilaĝo Sonvilier, dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis la sidejo de la Senjoroj de Arguel aŭ Erguel, kaj estis la sidejo de la senjorujo. Ekde la 14-a jarcento la Senjorujo Erguel apartenis al la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Sonvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonvilier voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.