municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bodera estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 21 loĝantoj sur areo de 22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas boderenses.
La Bodera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19269 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 2° 53′ U (mapo)41.135833333333-2.8855555555556 [+] | ||
Alto | 1 124 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Bodera [+] | |||
La Bodera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1124 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°08′09″N 2°53′08″Ok. Najbaras la municipoj Riofrío del Llano, Rebollosa de Jadraque, Angón, Robledo de Corpes, La Miñosa kaj Atienza.
Nordokcidente: La Miñosa | Norde: La Miñosa | Nordoriente: Atienza |
Okcidente: Robledo de Corpes | Oriente: Riofrío del Llano | |
Sudokcidente: Robledo de Corpes | Sude: Angón | Sudoriente: Rebollosa de Jadraque |
En la kunteksto de la «fiebre de la plata» (arĝentimpeto) okazigita en la regiono meze de la 19-a jarcento pro trovo de riĉaj kuŝejoj el arĝento en la proksima vilaĝo Hiendelaencina, la minoj el arĝento de La Bodera —apartenantaj al la nomita Mina Distrikto de Hiendelaencina kaj situaj ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Cañamares ĉe la limo kun Robledo de Corpes en la sudokcidento de la municipo— atingis gravan produkton de tiu metalo, kvankam neregule, laŭ ekspluatado kiu pluis ĝis 1925 —kvankam la fina dekadenco jam estis okazinta el 1916—[1] kiam oni fermis la lastan minon.[2]
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 400 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 396 loĝantoj en 1940 al 26, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Bodera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Bodera kie oni falis al 26 lokuloj en 2016 kaj al 21 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Faŭno elstaras pro ĉasbestoj, menciindaj aproj kaj kapreoloj. Estas rabobirdoj. En flaŭro menciindas fraksenoj, roburoj, anzinoj, poploj, ulmoj, stepo, cistoj kaj lavendo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.