Léonie Thévenot d’Aunet (2a de julio, 1820 - 3a de marto, 1879) estis franca aŭtoro, novelisto, dramaturgo kaj esploristo en Arkto.[1]
Léonie d'Aunet | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Marie Denise Léonie Thévenot d'Aunet | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1820 en Parizo | |
Morto | 21-an de marto 1879 (59-jaraĝa) en 1-a arondismento de Parizo | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | François-Auguste Biard (en) vd | |
Amkunulo | Victor Hugo vd | |
Infanoj | Georges Biard d’Aunet (en) ( François-Auguste Biard (en) ) Marie Double (en) ( François-Auguste Biard (en) ) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Thérèse de Blaru vd | |
Okupo | romanisto dramaturgo esploristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
Ŝi edziniĝis al la pentristo François-Auguste Biard (1798-1882) la 23an de julio 1840 en Parizo. En 1838 la ŝipo La Recherche (1838-1839), sub estreco de Joseph Paul Gaimard, entreprenis sciencan ekspedicion al Svalbardo,[2] por esplori la Arkton. D'Aunet estis tiam vivanta kun Biard, kaj konvinkis sian estontan edzon akcepti la postenon de oficiala pentristo de la ekspedicio, kondiĉe ke ŝi estu rajtigita akompani lin.[3] Ŝi veturis kun Biard tra Belgio, Nederlando kaj Norvegio, antaŭ lasi Hammerfest, la plej norda urbo en Skandinavio, kaj revenis post pasigi kelkajn semajnojn en Svalbardo. Ŝi estis la unua virino kiu partoprenis en scienca ekspedicio al la nordaj regionoj. Reveninte, ŝiaj leteroj estis publikigitaj, en seria formo, en la Revue de Paris[4]
Aŭtune 1843 ŝi ekrilatis kun Victor Hugo, kiun ŝi plej verŝajne renkontis en la salono de Fortunée Hamelin.[4] Ilia rilato plaĉis al Hugo, inspirante al li nombrajn poemojn kies spuroj estas en Les contemplations. Ŝia sepjara rilato estis definitive interrompita pro la ekzilo de Victor Hugo post la puĉo fare de Louis Napoleon la 2an de decembro, 1851.
Ilia rilato iĝis publike konata, kiam la 5a de julio 1845, ŝia esdo sekvigis ilin kaj ŝi estis surprizita kun la verkisto dum adolto en hotelo de fr:Passage Saint-Roch. La komisaro lasis Hugo iri post hezitado, kiam Hugo proklamis sian netuŝitecon kiel "peer", senatano de Francio, sed Leonie estis arestita kaj enprizonigita en la Prizono Saint-Lazare.
Pose du monatoj, ŝi estis transigita al la Konvento de Sinjorinoj de Sankta Mikaelo, kie Adèle Foucher (edzino de Victor Hugo), kiu estis kontenta pro konkurenculino por Juliette Drouet, decidis viziti Leonie. Poste Adèle helpis ŝin aliri al la literatura kariero, sed konvinkis ŝin ne sekvi la familion al la ekzilo kun Victor Hugo. Tamen la korespondado inter la iamaj amantoj pluis, kaj estis onidiroj pri partopreno de Hugo en ŝiaj verkoj.
Verkoj
- Voyage d'une femme au Spitzberg.
- Une place à la cour, unuakta komedio, Poissy, Arbieu, 1854.
- Voyage d’une femme au Spitzberg, Paris, Hachette, 1854.
- Jane Osborn, kvarakta dramo, Paris, A. Taride, 1855.
- Un mariage en province, Paris, W. Gerhard, 1856.
- Étiennette ; Silvère ; Le Secret, noveloj, Paris, L. Hachette, 1859.
- L’Héritage du marquis d’Elvigny. Les deux Légendes d’Hardenstein, Paris, L. Hachette, 1863.
- Une vengeance, Paris, Hachette, 1857.
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.