hispana filmo de 2000 From Wikipedia, the free encyclopedia
Lázaro de Tormes estas hispana filmo de 2000 verkita kaj reĝisorita de Fernando Fernán Gómez. Ĝi estis protagonistigita ĉefe de Rafael Álvarez "El Brujo", kiu ĉirkaŭ tiu epoko trakuris la landon ludante monologon pri la rolulo de la preskaŭ samnoma novelo Lazarillo de Tormes (oni notu, ke nur la diminutivo diferencigas la novelon disde la filmo.
Lázaro de Tormes | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Lázaro de Tormes |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 19 jan. 2001 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Javier G. Salmones |
Reĝisoro(j) | Fernando Fernán Gómez • José Luis García Sánchez |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Fernando Fernán Gómez |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Francisco Rabal • Rafael Álvarez • Karra Elejalde • Beatriz Rico • Álvaro de Luna • Francisco Algora • Agustín González • Tina Sainz • Juan Luis Galiardo • Manuel Alexandre • Manuel Lozano • Emilio Laguna |
IMDb | |
Pri la reĝisoro oni notu ankaŭ, ke li jam estis verkisto, reĝisoro kaj protagonisto de televida serio pri diversaj roluloj de pikareska romano de 1974 nome El pícaro.
Lazarillo de Tormes (Rafael Álvarez) devas pruvi antaŭ la Justico, ke lia ŝtelemo ne celas fari malbonon, sed ke ĝi rilatas al la neceso manĝi.
Oni filmis en la Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana (Guadalajara), Talamanca de Jarama (Madrid) kaj Toledo. Dum la filmado Fernando Fernán Gómez malsaniĝis kaj devis anstataŭi lin en la reĝisorado José Luis García Sánchez, dum tre elĉerpita Francisco Rabal devis ludi la rolon de la blindulo, kiun dekomence estis ludonta Fernando Fernán Gómez mem.[1]
La filmo ricevis du Goya-premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.