From Wikipedia, the free encyclopedia
EGYED László (edjed) hungara geofizikisto, ano de la Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Fogaras la 12-an de februaro 1914 kaj mortis en Budapest la 11-an de julio 1970.
László Egyed | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1914 en Făgăraș |
Morto | 11-an de julio 1970 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-33 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pedagogo geologo |
László Egyed diplomitiĝis pri matematiko-fiziko en Budapeŝto kaj li iĝis asistanto en la katedro pri matematiko (1938–42), samtempe li laboris en la geofizika sekcio de la Magyar–Amerikai Olajipari Rt. (Akcia Societo Hungara-Amerikana pri Petrolindustrio) (MAORT) (1940–1950). En 1947 li havigis privatprofesoran kvalifikon, en 1952 gradon de kandidato, en 1958 gradon de doktoro. Li instruis matematikon en ŝtata industrialtlernejo (1942–50). En 1949 oni komisiis lin por organizi la katedron de geofiziko, kies li iĝis ekde 1951 docento, ekde 1956 katedrestra universitata profesoro. Ekde 1966 ĝis sia morto li estis dekano de la naturscienca fakultato de Universitato de Budapeŝto. En kadro de la Jaro Internacia de Geofiziko li pasigis unu jaron en Japanujo ekde aŭgusto de 1967 kiel sendito de UNESCO. Li ricevis la Memormedalon Loránd Eötvös (1963).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.