From Wikipedia, the free encyclopedia
"Kunuloj de Emaus" (france Compagnons d'Emmaüs, havas tiun nomon reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la Evangelio laŭ Luko 24-13. Ĝi estas laika karitata organizaĵo kiu celas helpi malriĉulojn, rifuĝintojn kaj senhejmulojn, france nomatajn "SDF" (sans domicile fixe = sen fiksa loĝejo).
Kunuloj de Emaus | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1947 vd | |
Lando(j) | Hispanio • Francio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Italio • Usono • Benino • Peruo • Barato • Ebur-Bordo • Kolombio • Burkino • Germanio • Svedio • Rumanio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Agareo |
karitato | |
Fondinto(j) | Abbé Pierre vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La unua kunulo de Emaus nomiĝis George. Li estis najbaro de Abbé Pierre, ekspunlaboristo, kiu provis sinmortigi, kiam la abato proponis al li: "venu helpi al mi, helpi aliulojn". Post li venos multaj aliaj homoj, eksmalliberuloj, alkoholdependintoj, ekssoldatoj. Tiel Abbé Pierre fundis la unuan Emaus-komunumon.
Ekde la morto de Abbé Pierre , Emmaüs International estis ĝia sola legatinto. Tiel, la asocio Emmaus International laŭleĝe vivtenas la memoron pri Abbé Pierre kaj ricevis la aŭtorrajtojn de la verkoj de Abbé Pierre kaj povas ricevi testamontojn kaj legaciojn[1].
Emmaüs Internacia (angle Emmaüs International) kreita en la jaro 1963[2] federas siajn membrojn ĉirkaŭ konkretaj atingoj kaj politikaj agoj. Hodiaŭ, la Emmaus-Movado laboras kolektive sur ses prioritataj programoj[3]: Rajto je akvo, sano, etika financado, edukado kaj rajtoj de migrantoj[4].
Pluraj agadoj estis efektivigitaj de Emmaus International por la rajtoj de migrantoj:
La nomo de ĉi tiu movado referencas al la libro de Thomas More, Utopia, sed ĝiaj ĉefaj inspiroj venas de la pensoj de sociologo Dominique Méda kaj filozofo André Gorz.
"Utopio ne signifas la ne-realigeblan, sed la ne-realigitan. La hieraŭa utopio povas fariĝi realaĵo" - Théodore Monod
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.