From Wikipedia, the free encyclopedia
Krizosztom Kruesz [krizostom krues], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kruesz Krizosztom estis hungara pastro, benediktana ĉefabato, instruisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1878). Kelkaj hungaraj dokumentoj mencias nomformojn Kruesz Károly Krizosztom, Kruesz Károly, Kruesz János.
Krizosztom Kruesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kruesz Károly |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1819 en Zillingtal |
Morto | 11-an de januaro 1885 (65-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1843–) instruisto |
Krizosztom Kruesz naskiĝis la 21-an de januaro 1819 en Hungara reĝlando en Völgyfalva (nuntempa Zillingtal en Aŭstrio). Li mortis la 11-an de januaro 1885 en Sopron.
Krizosztom Kruesz frekventis gimnazion en Győr, poste en 1835 li iĝis membro de benediktanoj, tial li prenis la nomon Krizosztom. Li plulernis en Győr, poste en Bakonybél, kie li lernis de Izidor Guzmics, fine ankaŭ en universitato de Pest (urbo) li lernis. En 1843 li pastriĝis, poste li instruis en diversaj urboj (ekzemple en Reĝa Jura Akademio (Pozono)). En 1865 li estis nomumita ĉefabato de Pannonhalma, tial li aŭtomate iĝis senatano. Li kreis altlernejon en Pannonhalma.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.