From Wikipedia, the free encyclopedia
Fine de aprilo 2008 mondkonatiĝis krimkazo de Amstetten en Malsupra Aŭstrio:
Elisabeth Fritzl (nask. 1966) estis kaptita de sia patro Josef Fritzl (naskita je la 9-a de aprilo 1935) kaj tenita dum 24 jaroj en la kelo de ties domo kaj plurmilfoje seksperfortita.
Ŝi naskis sep infanojn, unu el kiuj mortis mallonge post la naskiĝo kaj la patro forbruligis la kadavron en kaldrono. DNA-provo pruvis, ke la infanoj estis generitaj per incesto [1]. Tri el la infanoj estis tenitaj kaptitaj en la kelo kune kun sia patrino. [2] La aliaj tri infanoj iĝis adoptitaj infanoj de la avo-patro, ĉar la bunkro havis nur 60 kvadratajn metrojn, kio ne sufiĉis por ses infanoj kaj la patrino. Lia edzino kaj neniu en la najbarejo sciis pri la terura krimo. La bunkro-kelo estis fermata per dikega pordo, malfermebla per elektra ŝlosilkodo, kiun konis nur Fritzl.
La kazo malkovriĝis, kiam la plej aĝa el la infanoj (19-jara) estis portata al malsanulejo pro vivdanĝera malsano la 19-an de aprilo 2008. La patro-avo konfesis siajn farojn.
La proceso kontraŭ Josef Fritzl okazis de la 16-a ĝis la 19-a de marto 2009 en la distriktara tribunalo de St. Pölten. Li estis akuzita pro murdo, seksperforto, malliberigo kaj incesto. La tribunalo trovis lin kulpa en ĉiuj punktoj. Li estis verdiktita je vivolonga mallibero en prizono por mense abnormaj krimuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.